Brulado de Triangle Shirtwaist Factory

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La brulado de Triangle Shirtwaist Factory en Novjorko la 25-an de marto 1911, estis la plej mortiga industria katastrofo en la historio de Novjorko kaj kondukis al la kvara plej alta homperdo pro laborakcidento en la historio de Usono. Ĝi ankaŭ estis la plej mortiga katastrofo en Novjorko ĝis la detruo de la World Trade Center 90 jarojn poste.

La fajro kaŭzis la mortojn de 146 laboristoj, kiuj aŭ mortis pro la fajro aŭ saltis el la konstruaĵo. La plejmulto el la viktimoj estis judaj kaj italaj enmigrintinoj inter dek ses kaj dudek tri jaroj. La plej maljuna viktimo estis 48jara, la plej juna estis dek kvar jaraĝa knabino. Multaj el la laboristoj ne povis eviti la brulantan konstruaĵon, ĉar la estroj ŝlosis la pordojn alirante al la ŝtuparejoj kaj elirejoj. Homoj saltis de la oka, naŭa, kaj deka etaĝoj. La fajro kondukis al leĝaro postulante plibonigon de fabrikejaj sekurec-normoj kaj helpis sproni la kreskon de la Internacia Unuiĝo de Vest-laboristinoj, kiu batalis por pli bonaj laborkondiĉoj.