Brulligno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turo el brullignoj

Brullignoj (fajrolignoj, hejtlignoj) estas pecoj de lignoj, destinitaj por bruli en forno, kameno, fajrujolignofajro por ricevi varmon kaj lumon.

Priskribo

Plej granda parto de brullignoj havas formon de ŝtippeco. Teknologio de preparo de ŝtippecoj estas simpla: trunkojn de arboj kaj dikajn branĉojn oni segas je pecoj 40-60 cm (ŝtipoj) kaj poste fendas ilin per hakilo laŭlonge je pli malgrandaj pecoj. Por fendi ŝtipojn prefere uzi specialan hakilon – fendilon, kies klingo havas formon de kojno kun angulo je 30°. Per la fendilo estas pli facile fendi eĉ plej dikajn ŝtipojn, per malpli multa batforto. Se fendi, precipe dikajn ŝtipojn, per hakilo kun maldika klingo, ĝi plej verŝajne povas enkaptiĝi en la fendo de ŝtipo. Ĉi-okaze por ke ĝisfendi aŭ liberigi la hakilon, oni renversas la hakilon ke la enkaptita ŝtipo estu supre kaj batas per la hakildorso kontraŭ alia ŝtipo.

Por sendanĝere stari dum fendado de brullignoj oni devas la piedojn meti pli larĝe ol la ŝultroj. Tio preventos traŭmon okaze de maltrafo, misbato aŭ rompo de hakilo. Plie por oportuno plej prefere meti ŝtipon ĉe alto de la homa zono, plej ofte kiel submetaĵo oni uzas tre dikan kaj fortikan ŝtipon.

Faktoj

Ju pli mallonga ŝtipo, des pli facile fendi.

Estas malfacile fendi ne tiom dikajn ŝtipojn, kiom multbranĉerajn kaj sinuajn.

Dum frosto ŝtipoj fendiĝas pli facile.

La plej "varmegaj" oni konsideras brullignojn el betulo, la plej "malvarmaj" el tremolo.

Vidu ankaŭ