Brunŝultra petronio
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Petronia xanthocollis (Burton,1838) |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Brunŝultra petronio aŭ Flavgorĝa pasero (Petronia xanthocollis) estas paseroforma birdo de genro Petronio. Ĝi loĝas en Suda Azio. Por nestado la birdo uzas truojn en trunkoj de arboj, faritaj de pegoformaj birdoj.
Enhavo |
Aspekto [redakti]
Ĝi havas iom pli fajnan bekon ol la tipaj paseroj de la genro Passer kaj malkiel tiuj ĝi ne havas striecon en la plumaro, sed temas pri ĝenerale bruna pasero pli malhela en supraj partoj, brusto kaj traokula strio. La duobla blanka flugilstrio en ŝultro estas diferenciga en tiu krome ege grizbruna pasero. Maskloj havas brunan ŝultromakulon kiu foje ne facile videblas kaj kiu iom kontrastas kun la supra blanka flugilstrio. Ili havas ankaŭ palan flavan makulon en gorĝo videbla en freŝa plumaro kaj kio nomigas la specion en la latina scienca nomo, kiu kunigas du radikojn: la unua el la antikva greka "ksanzo" signife "flava" kaj la dua el la latina "collis" signife "en kolo", aŭ pli ĝuste ĉio kune "de flava kolo".
Inoj estas pli senkoloraj kaj ne havas brunan ŝultromakulon.[1] La flava punktomakulo estas multe pli malgranda aŭ ne estas ĉe inoj.
Tiu specio estas arboŝatanta kvankam foje videblas sur kabloj kaj surgrunde, kie ĝi saltetas. La kutima alvoko estas "ĉirap" sed la kanto estas distinga kaj ripeteca "ĉilp ĉalp ĉolp". Ĝi havas ondecan flugon kaj plonĝas antaŭ ekflugi.[2]
Taksonomio [redakti]
Oni priskribis tri rasojn: la nomiga el Barato (tipa loko: Bengalo ĉe Gango[3]); transfuga Hartert (tipa loko: Bagu Kelat, orienta Beluĉistano), pala dezerta formo el Sindh, Baluĉio kaj Afganio; kaj occidentalis Koelz (tipa loko, Abulhassan, ĉe Sar i Daŝt, Baĥtiario) el Irano okcidenten al Turkio.[4] Tiu specio estas foje enmetita en la Flavmakula petronio (Petronia pyrgita) de Afriko.[1]
Kutimaro [redakti]
Tiu specio reproduktiĝas en arbotruoj el aprilo al julio, ofte uzante la truojn faritajn el trunestumantaj birdoj kiaj barbuloj kaj pegoj. Ili povas uzi ankaŭ truojn de konstruaĵoj. Nur la ino kovas la ovojn, foje eliranta el la nesto dum la plej varmaj partoj de la tago.[5]
Ili ripozas komunume en malaltaj arbustoj. Kelkaj populacioj estas migrantaj.[2]
Ili manĝas ĉefe grenon sed ankaŭ insektojn, nektaron kaj berojn. Malofta manĝero estas ankaŭ petalojn de floroj kiaj tiuj de Madhuca indica.[6] Kiam ili vizitas florojn kiaj tiuj de Capparis, Salmalia, Erythrina kaj Bassia, ties fruntoj estas kovritaj el poleno.[7]
Distribuado [redakti]
La Brunŝultra petronio troviĝas el Turkio al Irano, Afganio, Pakistano, Barato, Bangladeŝo kaj kiel vaganto en Sri-Lanko[1] kaj eble partoj de Birmo.[8] Ĝi troviĝas en arbaroj, ĝardenoj kaj malfermaj arbustaroj habitatoj.
Inspiro [redakti]
Tiu specio estis enkondukita de Salim Ali (1896–1987) al ornitologio. Kiam li estis juna li mortigis paseron kiu aspektis diferenca, kaj estis identigita por li fare de W S Millard, tiama sekretario de la Bombay Natural History Society (BNHS), kiu ankaŭ enkondukis lin al la literaturo kaj kolektoj de la muzeo.[9] Kiel rezulto, Salim Ali dediĉis sin al ornitologio kiel profesio. En 2003 la BNHS publikigis omaĝon al li subtitole Petronia.[10]
Referencoj (angle) [redakti]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Rasmussen PC, Anderton JC. (2005). Birds of South Asia: the Ripley Guide. 2. Smithsonian Institution and Lynx Edicions.
- ↑ 2,0 2,1 Clement P. (1999). Finches and Sparrows.. Princeton University Press.
- ↑ Burton, E. (1838). Catalogue of the Collection of Mammals and Birds at Fort Pitt, Chatham. Chatham.
- ↑ Vaurie C (1949). "Notes on some Ploceidae from western Asia." 1406."Notes on some Ploceidae from western Asia."
- ↑ Misra MK (1990). "Observations on the nesting behaviour of yellow throated sparrow" 30 (7&8): 4-5."Observations on the nesting behaviour of yellow throated sparrow"
- ↑ Bharos AMK (1992). "Interesting feeding pattern of Yellowthroated Sparrow Petronia xanthocollis (Burton)." 89 (1).""
- ↑ Ali, S & S D Ripley. (1999). Handbook of the birds of India and Pakistan, 2 10, Oxford University Press, 82-84.
- ↑ Robinson SM (1925). "Nesting of the Yellowthroated Sparrow Gymnoris xanthosterna xanthosterna at Kalan, Shan States." 30 (2).""
- ↑ Daniels RJR (2008). "Can we save the sparrow?" 95 (11): 1527–1528."Can we save the sparrow?" (PDF)
- ↑ Daniel JC, Ugra GW (Editors). (2003). Petronia: Fifty Years of Post-Independence Ornithology in India. A Centenary Dedication to Dr. Salim Ali, 1896–1996.. Oxford University Press. ISBN 0195666534.
- BirdLife International (2004). Petronia xanthocollis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 26a Julio 2007.
Plia legado [redakti]
- Bhat G. (1984). Breeding Biology of Indian Yellow-throated Sparrow, Petronia xanthocollis (Burton) – a Grain eating Pest Bird. Ph.D. Thesis. University of Calcutta.
- Bhat, G. & Maiti, B. (1993). "Effects of Nitrofurantoin and Cadmium Chloride on Spermatogenetic Activity in an Avian Pest, the Yellow-throated Sparrow (Petronia xanthocollis Burton )" 25 (1): 62–67.""
- Reddy, VR (2006). "Evaluation of bird depredations to important standing crops in southern Telangana zone (STZ), Andhra Pradesh, India." 16 (5): 417–424.""
- Ghose,RK (1969). "Behaviour of the Yellowthroated Sparrow Petronia xanthocollis." 9 (7).""
- Mittal,OP; Sharma,VL (1990). "Studies on karyotypes of two species of Indian birds (Passeriformes: Aves)." 41 (1-4): 93–102.""
- Dixit, AS, Tewary, PD (1989). "Involvement of a circadian rhythm in the photoperiodic ovarian response of the yellow-throated sparrow, Gymnorhis xanthocollis" 143: 411–418.""
- Tewary,PD; Tripathi,PM; Tripathi,BK (1985). "Effects of exogenous gonadal steroids and castration on photoperiodic responses of the Yellow-throated Sparrow Gymnorhis xanthocollis (Burton)." 23: 426–428.""
- Tewary, P. D. & A. S. Dixit (1986). "Photoperiodic regulation of reproduction in subtropical female Yellow-Throated Sparrows (Gymnorhis xanthocollis)." 88 (1): 70–73. COI:10.2307/1367755.""
- Venugopal,B (1997). "Nest relocation by Yellow-throated Sparrow (Petronia xanthocollis)." 1 (1&2).""
- Misra,MK (1989). "Breeding behaviour of the Indian Yellow throated Sparrow (Petronia xanthocollis xanthocollis) (Burton)." 4 (10): 17–18.""
- Soni,RG (1993). "Breeding of Yellow-throated Sparrow." 33 (3).""
- Soni,RG (1993). "Breeding of Yellowthroated Sparrow." 33 (4).""
Eksteraj ligiloj [redakti]
Bildaro [redakti]
-
manĝado ĉe Nacia Parko Keoladeo, Bharatpur, Raĝastano, Barato.
-
ĉe Hodal en distrikto Faridabado de Harjano, Barato.
-
ĉe Hodal en distrikto Faridabado de Harjano, Barato.
-
ĉe Hodal en distrikto Faridabado de Harjano, Barato.
|
||||||||||||||||||
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |

