Sierra Morena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bruna Montaro)
Sierra Morena
montara sistemo
supermara alteco

1 324 m

Geografia situo 38° 18′ N, 5° 24′ U (mapo)38.3-5.4Koordinatoj: 38° 18′ N, 5° 24′ U (mapo) f4
Sierra Morena (Hispanio)
Sierra Morena (Hispanio)
DEC
Sierra Morena
Sierra Morena
Situo de Sierra Morena
Map
Sierra Morena
vdr
Sierra de Aracena kiu formas parton de Sierra Morena.

Sierra Morena (en Esperanto estus Bruna Montaro) estas montoĉeno de la sudo de Hispanio, kiu separas la Centran Altebenaĵon de la valo de la rivero Gvadalkiviro. Geologie temas pri la bordo de la altebenaĵo rompita kaj levata de la premo de la alpaj fortoj super la hercinia soklo de la Altebenaĵo. En tiu hegemonias la faŭltoj, foje unika faŭlto, foje sistemo de sinsekvaj faŭltoj. Sierra Morena estus horsto limigita de faŭltoj, aŭ en aliaj kazoj limigita de longecaj faltetoj formantaj faltojn.

La plej alta monto estas la Bañuela (1.330 m.) situa en Sierra Madrona (Ciudad Real).

Tipa bieno en Sierra Morena.

Tiu montoĉeno etendas laŭ la nordoj de la provincoj de Onubo, Sevilo, Kordovo kaj Ĥaeno (Komarko Sierra Morena (Ĥaeno)) kaj konstituas naturan limon inter la suda regiono Andaluzio kaj la resto de Hispanio sen enkalkuli la insulojn.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Mineja riĉo[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale Sierra Morena prezentas komplikan strukturon pro la diversa geologia formado kiu enhavas grandan varion litologian. La teritorio suferis delonge gravan vulkanan aktivecon kiu produktis fortan mineraligon de la iamaj materialoj. Tiele la nordo de la provincoj de Sevilo kaj Onubo konstituis la tiel nomtan piritan zonon, ĉar en ĝi abundas piritoj ĉefe enhavantaj kupron sed kiu enhavas pli etajn kvantojn de oro, arĝento, plumbo kio permesis fortan minan aktivecon kiel ekzemple en Río Tinto aŭ la orminejoj norde de Sevilo (El Pedroso). Tio krome permesis kemian industrion kies ĉefa kruda materialo estas sulfuro akirita el pirito.

Agrikultura malriĉo[redakti | redakti fonton]

La kruta reliefo, foje tre abrupta kaj deklivega, estas kaŭzo de la neekzisto de kultivebla grundo aŭ de la esto de malriĉaj grundoj, malmulte profundaj kaj tre ŝtonaj kaj eroziitaj, por malfacila kultivado. Nur en valoj oni trovas profundan, sablan kaj argilecan grundon kultiveblan. Tio okzas pro la procezo de detruo de la granito, kiu ĉar ne estas solvebla ne estis forigita de la akvo. La zono de plej riĉaj grundoj estas tiu de Pedroches. Sur tiu tipo de materialoj disvolviĝis malriĉa agrikulturo kaj iom pli fruktodona brutobredado. Pro tio la tuta areo, aŭ almenaŭ en la plej krutaj terenoj, historie estis ne multe loĝata, kio permesis en diversaj historiaj epokoj, la disvastiĝo de ŝtelista kulturo, el la epoko de la Romia Imperio ĝis la 18a kaj la 19a jarcento, tiel nomata de "bandoleros", el kiuj multaj estis famaj kiel José María el Tempranillo, Luis Candelas aŭ Diego Corrientes.

Forsta uzado[redakti | redakti fonton]

Sierra Morena ĝenerale estas okupata de miksita vegetaĵaro de arbaro kaj makiso; hegemonie en la orienta parto la anzino, iom da korkokverkaroj kaj en la okcidenta parto korkokverkaroj miksitaj kun kverkoj kaj kaŝtanarboj. Unu el la riĉofontoj, en la zono de Onubo, Sevilo kaj sudo de Badajoz, konsistas en la ekspluatado de korko akirita el la arboŝelo de la korkokverko kiu permesas industrio de korko kaj ŝtopiloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]