Bruna arbarkoturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bruna arbarkoturno
Bruna arbarkoturno
Bruna arbarkoturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Odontophorus
Specio: O. hyperythrus
Odontophorus hyperythrus
(Gould], 1858)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bruna arbarkoturnoKolombianda koturno (Odontophorus hyperythrus) estas specio de birdoj de la familio de OdontoforedojAmerikaj koturnoj kaj de ties tipa genro de Odontoforoj, kiuj estas perdrikecaj specioj fortikabekaj kaj kun rimarkindaj nigrablankaj gorĝaj aŭ vizaĝaj markoj. Ĝi povus estis samspecifa kun tri aliaj specioj, nome O. speciosus, Ruĝfrunta koturno, O. erythrops kaj Nigradorsa koturno, O. melanonotus. Eble ĝi estas plej rilata al O. speciosus. Estas ia montro de diferencoj en plumarkoloro inter populacioj de okcidentaj kaj centraj Andoj. Tiu specio estas monotipa (sen subspecioj).

Ĝi troviĝas nur en okcidentaj kaj centraj Andoj de Kolombio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj. Ĝi iĝas rara pro habitatoperdo.

Temas pri bruneca koturno pli malhelbruna en krono, nuko kaj supraj partoj, kun nigraj grandaj makuloj en flankoj kaj tre ruĝecabrunaj vizaĝo kaj supra brusto. Estas grizeca nuda haŭtaĵo ĉirkaŭokula kaj beko kaj kruroj estas malhelgrizaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]