Amerika certio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bruna certio)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amerika certio
Amerika certio
Amerika certio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Certiedoj Certhiidae
Genro: Certhia
Specio: C. americana
Certhia americana
(Bonaparte, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Amerika certio aŭ pli malprecize Bruna certio (Certhia americana), konata ankaŭ kiel Amerika arbogrimpulo, estas eta paserina birdo, la ununura amerika membro de la familio de arbogrimpuloj nome Certiedoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj estas brunaj en supraj partoj (kaj de tie la dua nomo, kiu ne sufiĉas ĉar ĉiuj certioj estas brunaj supre) kun helbruneca punktado, ŝajnigante pecon de arboŝelo, kun blankaj subaj partoj. Ili havas longan maldikan bekon iom subenkurbecan kaj longan voston. La masklo havas iomete pli longan bekon ol la ino. Tiu Bruna certio estas 11.7-13.5 cm longa.

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe multaj de la birdoj de Vaŝingtonio, la Kaskada Montaro dividas tiun specion en du subspecioj. Tiu specio malpliiĝis en multe de Nordameriko sed ŝajne bone konserviĝas en Vaŝingtonio, kun malgranda (ne gravega) pliiĝo en la indico de reprodukta survivo ekde 1966.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ties reprodukta habitato estas maturaj arbaroj, ĉefe de koniferoj, en Kanado, Alasko kaj nordorienta kaj okcidenta Usono. Ili estas loĝantaj birdoj en multe de sia teritorio; sed multaj nordaj birdoj migras suden en Usonon.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono kutime ekas en aprilo. La ino konstruas duontasforman neston ĉu sub peco de arboŝelo parte eligita el la arbo ĉu en arbofendo. Ŝi demetas 3-7 ovojn, kaj la kovado daŭras ĉirkaŭ 2 semajnoj. Ambaŭ gepatroj kunzorgas la idaron.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas sur arbotrunkoj kaj branĉoj, tipe spirale supren el malsupro de arbotrunko, kaj poste flugas malsupren de alia arbo. Ili grimpas malrapide havante siajn korpojn plate kontraŭ la arboŝelo, plukante per sia beko insektojn. Ili rare manĝas surgrunde. Ili ĉefe manĝas etajn artropodojn de la arboŝelo, sed foje manĝas semojn vintre.

La kanto estas mallonga serio de altatonaj si, "sii-sii-titi-sii," "cii" ktp

Kiel migranta specio kun norda teritorio, tiu specio estas ebla vaganto al okcidenta Eŭropo. Tamen ĝi estas intermeza en siaj karakteroj inter la Longfingra certio kaj la Mallongfingra certio, kaj esti foje iam konsiderataj kiel subspecio de la unuloke menciata specio, kvankam ŝajne la plej proksima parenco estas la lasta (Tietze et al., 2006). Ĉar la du eŭropaj certioj estas ili mem inter la plej malfacile distingeblaj birdospecioj en tiu kontiento, la Amerika certio probable estus ankaŭ konfuzita, se ĝi okaze vangante alvenas al iu okcidenteŭropa insulo.

Amerika certio alvenis iam kiel vagantoj al Bermudo kaj al montaroj de Centrameriko en Gvatemalo, Honduro kaj la norda montaro de Salvadoro.


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Tietze, Dieter Thomas; Martens, Jochen & Sun, Yue-Hua (2006): Molecular phylogeny of treecreepers (Certhia) detects hidden diversity. Ibis 148(3): 477-488 COI:doi:10.1111/j.1474-919X.2006.00547.x (HTML resumo)
  • Thurber, Walter A. (1978): Cien Aves de El Salvador; Ministerio de Educación.
  • Yurgenson A. : birds.cornell.edu

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]