Bruna ibiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Bruna ibiso
Plegadis falcinellus Syracuse.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Plegadis
Specio: P. falcinellus
Plegadis falcinellus
Linnaeus, 1766
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Bruna ibisoGlacea ibiso (Plegadis falcinellus) el la ordo de Cikonioformaj birdoj (aŭ de Pelikanoformaj depende de la sistematiko) estas birdospecio de la familio de Treskiornitedoj

Disvastiĝo kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Ĝi loĝas en lagoj aŭ marĉoj de Eŭropo, Azio, Afriko, Aŭstralio kaj Ameriko. Ĝi hazarde montriĝas en Fuĝjan- kaj Ĝeĝjang-provincoj de Ĉinio.

Tiu estas la plej disvastigata ibisospecio, kiu reproduktiĝas en disaj lokoj de varmaj regionoj de Eŭropo (ĉefe Mediteraneo kaj ĉefe Orienta Mediteraneo, Balkanio kaj Kaŭkazo), Azio, Afriko, Aŭstralio, kaj en la atlantika kaj kariba regiono de Ameriko. Oni supozas ke ĝi originiĝis en la Malnova Mondo kaj disvastiĝis nature el Afriko al norda Sudameriko en la 19a jarcento, el kie ĝi disvastiĝis al Nordameriko.[1] Tiu specio estas migranta; plej eŭropaj birdoj vintrumas en Afriko, kaj en Nordameriko birdoj el nordo de Norda Karolino vintrumas pli sude. Birdoj el aliaj populacioj povas disiĝi amplekse for de la reprodukta sezono. Kvankam ĝenerale malpliiĝanta en Eŭropo, ĝi ĵus setlis kiel reprodukta kolonio en Suda Hispanio, kaj ŝajne estas kreska tendeco ĉe la hispanaj birdoj el kiuj kelkaj vintras en Britio kaj Irlando, kun almenaŭ 22 vidaĵoj en 2010.[2] Fakte kvankam dekomence la reproduktado okazis nur en ĉemarbordaj areoj kiaj Doñana, la Delto de Ebro kaj la Salejoj de Santa Pola, printempe al somero de 2012 estis registrita unua kazo post multaj jardekoj de reproduktado en interna areo nome ĉe tre granda urbo Badajoz ĉe la limo kun Portugalio: fakte la kolonio manĝas ĉe rizkampoj de Alfarofia sude de Elvas, dum ripozas ĉe Badajoz. La kolonio de ĉirkaŭ 30 individuoj havis ĉirkaŭ naŭ nestojn sed plej parto estis abandinataj kaj reproduktado finfina okazis nur en unu nesto kun tri eloviĝintoj kaj elnestiĝintoj.[3]

La Bruna ibiso manĝas en tre neprofunda akvo kaj nestumas en nesalaj aŭ saletaj humidejoj kun altaj densaj tufoj de emerĝa vegetaĵaro kia kareksoj, papirusciperojjunkoj kaj malaltaj arboj aŭ arbustoj. Ili montras preferon por marĉoj ĉe bordoj de lagoj kaj riveroj sed povas troviĝi ankaŭ ĉe lagunoj, inunditaj herbejoj, malsekaj prerioj, marĉoj, akvorezervejoj, akvelfluejoj, rizkampoj kaj irigaciaj terkultivejoj. Ĝi troviĝas malpli komune en marbordaj lokoj kiaj estuaroj, deltoj, salmarĉoj kaj marbordaj lagunoj. Preferataj ripozejoj estas normale en grandaj arboj kiuj povas esti dise malproksime el manĝareoj.

Nereprodukta plumaro

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas mezgranda vadbirdo, kun longeco de 48–66 cm kaj averaĝe ĉirkaŭ 59.4 cm kaj enverguro de 80–105 cm.[4][5] Ĝiaj beko kaj kolo estas longaj kaj kurbaj. La supra bekobordo estas 9.7 al 14.4 cm longa, kaj ĉiu flugilo 24.8-30.6 cm, la vosto 9-11.2 cm, kaj la tarso 6.8-11.3 cm.[5] La korpomaso de tiu ibiso povas gami el 485 al 970 g.[5] La nigrecbruna plumaro brilas purpure, verde kaj brunruĝe, ĉefe verdecaj briloj estas en flugiloj kaj helbrunaj en kapo, kolo kaj dorso de reproduktaj plenkreskuloj. Vintre la plumaro perdas brunan koloron, sed konservas iom da briloj. Junaj birdoj havas nekurban bekon kaj pli nebrilajn plumojn ĉe la malsupra korpo.

Tiu specio havas brunecan bekon, malhelan bridan haŭtaĵon borde supre kaj sube en blu-griza (nereproduktulo) al brilblua (reproduktulo), kaj ruĝecbrunajn krurojn. Malkiel ĉe ardeoj, ibisoj flugas havante kolon etende, kaj ties flugmaniero estas gracia kaj ofte en V-formado.

Sonoj farataj de tiu sufiĉe silentema ibiso inkludas varion de grakadoj kaj gruntoj, inklude raŭkan grrrr dum reproduktado.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Bruna ibiso (Plegadis falcinellus)

La Brunaj ibisoj vivas grupe. Ili estas rapidmovaj. Ili entreprenas disigajn movojn post reproduktadi kaj estas tre nomadecaj. La plej nordaj populacioj estas tute migrantaj kaj veturas laŭ larĝa fronto, ekzemple tra la Sahara Dezerto. Populacioj de moderklimataj regionoj reproduktiĝas dum la loka printempo, dum tropikaj populacioj nestumas koincide kun la pluvsezono. Nestumado okazas ofte en specimiksaj kolonioj. For de la reprodukta sezono povas vidiĝi aroj de ĉirkaŭ 100 individuoj dum migrado, kaj dum vintro aŭ sekaj sezonoj tiu specio troviĝas kutime manĝe en malgrandaj aroj. Ili ripozas ofte komune nokte en grandaj aroj, kun aliaj specioj, eventuale en arboj kiuj povas esti malproksime de humidejaj manĝareoj.

Oni ofte vidas, ke ili vadas en malprofunda akvo per grandaj paŝoj kaj subite enpikas en akvon aŭ ŝlimon sian bekon por kapti ĉasaĵon. Fiŝoj, amfibioj (ranoj), salikokoj, larvaj insektoj (kiaj akvaj skaraboj, libeloj, zigopteroj, lokustoj, griloj, muŝoj, triĥopteroj), hirudoj, moluskoj (helikoj kaj mituloj), krustuloj (kraboj kaj kankroj), lumbrikoj, kaj eĉ akvaj serpentoj aŭ malgrandaj birdidoj estas iliaj manĝaĵoj.[6] La dieto dependas el la sezono kaj el la manĝodisponeblo. Ilia loĝejo longe distancas de loko, kie ili serĉas manĝaĵon, kaj ili flugas tien kaj reen grupe inter la du lokoj. Dum flugado ili etendas la kapon kaj kolon antaŭen, jen svingas la flugilojn, jen glisas per disetenditaj flugiloj. Ili svingas la flugilojn pli rapide kaj pli pene ol ardeoj. Ilia kriado similas al la mekado de ŝafido.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Brunaj ibisoj generas amase en marco aŭ humida kaj malalta loko. Iam ili mikse loĝas kun ardeoj. Somero estas tempo por ilia genero. Ili konstruas sian platforman neston inter fragmitoj, sur arboj aŭ arbedoj, el velkintaj fragmitoj, herboj kaj branĉetoj, almenaŭ 1 m superakve, sed foje ĝis 7 m alte, en densaj tufoj de emerĝa vegetaĵaro, malaltaj arboj aŭ arbustoj.[6] La birdino demetas 3-5 bluverdetajn ovojn. La gepatraj birdoj alterne faras kovadon. Post tri semajnoj elkoviĝas idoj, kiujn nutras iliaj gepatroj. Forlasinte la neston, la junaj birdoj agas kune kun siaj gepatroj. En la fino de somero ili forlasas sian generan lokon.

Konservado[redakti | redakti fonton]

La Bruna ibiso estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA). Tiu specio estas minacata pro habitata degradado de humidejoj kaj habitatoperdo pro sekigado, pliiĝanta saleco, grundakva elfosado kaj invado de ekzotaj plantoj. Ĝi estas minacata ankaŭ surloke pro ĉasado, ĝenado kaj uzado de pesticidoj.[6]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://elibrary.unm.edu/sora/NAB/v054n03/p00241-p00247.pdf
  2. Hudson N. & the Rarities Committee, Report on Rare Birds in Great Britain 2010, British Birds 104, pp 557-629
  3. Ángela Pérez, Los primeros "moritos", Hoy, Badajoz, nº 25,951, 19a de julio 2012, paĝo 56.
  4. [1]
  5. 5,0 5,1 5,2 Hancock, Kushlan & Kahl. (1992). Storks, Ibises, and Spoonbills of the World. Academic Press. ISBN 978-0-12-322730-0. 
  6. 6,0 6,1 6,2 http://www.iucnredlist.org/apps/redlist/details/106003777/0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]