Bruna pelikano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Bruna pelikano
Brown Pelican21K.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Pelikanedoj Pelecanidae
Genro: Pelikano Pelecanus
Pelecanus occidentalis
Linnaeus, 1766
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Bruna pelikanoBruna amerika pelikano, ankaŭ Okcidenta pelikano (Pelecanus occidentalis) estas malgranda pelikano trovata en Amerikoj. Ĝi estas unu el la plej konataj kaj plej elstaraj birdoj trovataj en la marbordaj areoj de suda kaj okcidenta Usono. Ĝi estas unu el la 3 solaj specioj de pelikanoj trovataj en la Okcidenta Hemisfero. La Bruna pelikano estas unu el la 2 solaj specioj de pelikanoj kiuj nutriĝas plonĝante en akvon.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Bruna pelikano ĉe Morro Bay.

La Bruna pelikano estas la plej malgranda el la ok specioj de pelikano, kvankam ĝi estas granda birdo laŭ aliaj komparoj. Ĝi estas 106-137 cm longa, pezas el 2.75 al 5.5 kg kaj havas enverguron el 1.83 al 2.5 m. Tra plej el sia teritorio, la Bruna pelikano estas nekonfuzebla birdo. Kiel ĉe ĉiuj pelikanoj, ankaŭ tiu specio havas tre grandan bekon, 28 al 34.8 cm longa en tiu ĉi kazo, kun bekosako (gorĝosako) por elirigi akvon kiam ĝi kaptas sian predon.[1] La kapo estas blanka sed ofte havas flavecan nuancon ĉe plenkreskuloj. La beko estas grizeca ĝenerale ĉe plej birdoj, kvankam ĉe reproduktuloj ĝi iĝas ruĝeca subgorĝe. La dorso, pugo, kaj vosto estas striecaj je griza kaj malhelbruna, foje kun rusteca nuanco. Ĉe plenkreskuloj, la brusto kaj ventro estas nigrecbrunaj kaj la kruroj kaj piedoj estas nigraj. La junulo estas simila sed havas brunec-grizan kolon kaj blankajn subajn partojn.

Tiu birdo estas facile distingebla el la Amerika blanka pelikano pro sia neblanka plumaro, plia malgrando kaj ties kutimo plonĝi por fiŝoj elaere, male al la kunlaborema fiŝkaptado el la surfaco. La Perua pelikano, iam konsiderata subspecio de la Bruna pelikano, estas nune konsiderata separata specio. Ĝi havas tre similan plumaron al la Bruna pelikano, sed ĝi estas notinde pli granda. La Bruna pelikano kaj la Perua pelikano povas koincidi en kelkaj areoj laŭlonge de la marbordo de Pacifiko en Sudameriko.

Teritorioj kaj kutimoj[redakti | redakti fonton]

Bruna pelikano, Insulo Norda Seymour (Galapagoj)

La Bruna pelikano loĝas en ambaŭ marbordoj de Ameriko. En atlantikaj marbordoj kaj de la Golfo de Meksiko ili distribuiĝas el Nov-Skotio al Venezuelo, kaj ĉe la elfluo de la Rivero Amazono. Laŭlonge de Atlantiko, ili estas kutime malpli komuna norde de la Karolinoj, kun konsiderinda populacio en multe de la Golfo de Meksiko. Ĉe la Pacifika Oceano ili troviĝas el Brita Kolumbio al sudcentra Ĉilio, kaj inklude la Galapagojn.[2] Ĉe Pacifiko, ili estas sufiĉe komunaj laŭlonge de la marbordo de Kalifornio, Meksiko kaj Centrameriko. Kelkaj nematuruloj povas vagadi al internaj nesalakvaj lagoj. Post nestumado, birdoj de Nordameriko moviĝas en aroj pli norde laŭlonge de la marbordoj, kaj revenas al pli varmaj akvoj por vintro.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Bruna pelikano.

Pelikanoj estas tre gregemaj birdoj; ili vivas en aroj de ambaŭ seksoj la tutan jaron. Ili estas escepte rimarkindaj danke al la internaj aersakoj sub sia haŭto kaj en siaj ostoj, kaj kvankam tre graciaj en la aero ili estas tre mallertaj subtere. Pri flugmaniero, pelikanoj flugas en grupoj, tenante siajn kapojn inter siaj ŝultroj, dum la bekoj ripozas sur siaj falditaj koloj. Ili povas flugi kiel "V", sed kutime en regulaj linioj aŭ laŭ sola linio, ofte malalte super la akva surfaco.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Por manĝo, pelikanoj flugas je konsiderinda alto super fiŝaro kaj poste plonĝas ja alta rapido en akvon, ofte komplete merĝante sub la surfaco dum ĝi rapide kaptas sian predon antaŭ fornaĝi. La pelikano poste revenas reen al la surfaco kaj forigas el sia gorĝosako la akvon kiun ĝi prenis dum la plonĝo kaj poste skuas reen sian kapon por engluti la predon.

Nur la Perua pelikano kunhavas tiun aktivan manĝostilon, dum aliaj pelikanoj manĝas malpli aktive per kaptado de ĉirkaŭataj fiŝoj dum naĝado sur la akvosurfaco.

Junaj brunaj pelikanoj estis observataj manĝantaj laŭ la surfaca naĝado de aliaj pelikanoj.

Ili estas foje eventualaj celoj de Kleptoparazitado fare de aliaj fiŝmanĝantaj birdoj kiaj mevoj, rabmevoj kaj fregatedoj.[3]

Kvankam la Bruna pelikano manĝas ĉefe fiŝojn, eventuala amfibiokrustulo povas suplementi la dieton. Klupeedoj povas surloke respondeci pri 90-95% el ties manĝo. La enhavo de anĉovoj estas partikulare grava por la nestosukceso de la Bruna pelikano.[4] Tamen, ties preferata predo estas kutime ne komercaj fiŝospecioj.[3] Aliaj fiŝoj preditaj iom regule povas esti kongiopodoj, la lagodono, haringoj, la ŝafkapa sargo, aterinoj, mugiloj, kaj logofiŝoj, kaj ili foje manĝas krustulojn, kutime salikokojn. Unusola plenkreska pelikano povas manĝi ĝis 1.8 kg ĉiutage.[5]

Nune, en multaj marbordaj areoj, Brunaj pelikanoj vagadas ĉe fiŝkaptaj havenoj kaj moleoj espere nutradon aŭ ŝteladon de skrapaĵoj de fiŝoj, ĉefe se ili estis alkutimigitaj je tio.[3]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Bruna pelikano, Insuleto Ponce.

Tiuj birdoj nestumas en kolonioj, ofte sur insuloj kaj/aŭ en mangrovoj. Maskloj elektas la nestolokojn kaj plenumas "avertan" memmontradon kiu allogas inojn. Post la parformo, kunkomunikado inter ili estas minimuma. Pelikanoj nestumas ĉefe dum marto kaj aprilo; nestoj estas en kolonioj ĉu sur arboj, arbustoj, aŭ surgrunde (tio lasta kutime sur insuloj kien la surteraj predantoj ne povas aliri). Tiuj sur arboj estas ne tre prilaborataj kaj faritaj el kareksoj, herboj, pajloj kaj bastonetoj; surgrunde, la nestoj konsistas de neprofunda skrapaĵo kovrita per plumoj kaj kun bordo de grundo konstruita 10-26 cm sur la grundo. La ino demetas ĉirkaŭ 2-3 ovojn; la idoj estas nudaj (senplumaj) kaj helponecesaj post eloviĝo. La kovado daŭras ĉirkaŭ 28–30 tagojn. Ambaŭ gepatroj aktive zorgas la idojn. La junaj pelikanoj startas piediri sendepende post ĉirkaŭ 35 tagojn sur la grundonesto, sed ne lasas la arbonestojn ĝis post 68–88 tagoj. Dum periodo de 8–10 monatoj ili estas zorgataj, la pelikanidoj estas nutrataj per regurgitado de ĉirkaŭ 70 kg el fiŝoj. Plej junaj birdoj atingas seksan maturecon (kaj plenkreskan plumaron) post periodo inter 2 kaj 5 jaroj de aĝo. Predado okazas foje ĉe la kolonioj kaj predantoj de ovoj, junuloj kaj pli rare plenkreskaj pelikanoj povas esti mevoj, rabobirdoj (ĉefe la Blankkapa maraglo), vulpoj, mefitoj kaj sovaĝiĝintaj katoj.[6] En areoj kie ties teritorioj koincidas, la Misisipa aligatoro povas foje pluki pelikanidojn. Predado plej verŝajne malpliiĝas se la kolonio estas sur insulo. Kiel ĉe ĉiuj pelikanoj, ankaŭ la Brunaj pelikanoj estas tre sensivaj al ĝenado fare de homoj (ofte turistoj aŭ fiŝkaptistoj) ĉe siaj nestoj kaj povas abandoni siajn nestojn kaze de streso.[3] Pro ties grando, la nereproduktantaj plenkreskuloj estas rare predataj.[7]

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Dumfluge.
Junulo.
Plonĝante en la maro por kapti fiŝojn en Jamajko.

Pesticidoj kiaj DDT kaj dieldrino minacis la futuron de la Bruna pelikano en sudorienta Usono kaj Kalifornio komence de la 1970-aj jaroj. Pesticidoj ankaŭ minacis la pelikanan populacion en Florido en tiu periodo. Priserĉada grupo el la Universitato de Tampa estre de Dro. Ralph Schreiber kondukis priserĉadon en la areo de la Golfo Tampa kaj Sankta Peterburgo kaj trovis ke DDT kaŭzis ke la pelikanaj ovoŝeloj estas tro fajnaj kaj nekapablaj elteni la embrion ĝis matureco. Kiel rezulto de tiu priserĉado, la uzado de DDT estis forigita en Florido, sekve en la resto de Usono. Kun la Amerika blanka pelikano, la Bruna pelikano estas protektata de la Traktato de Migrantaj Birdoj de 1918.

La Ruĝa Listo de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo listigis la Brunan pelikanon kiel Malplej Zorgiga ekde 1988.[8] La registaro de Usono proklamis malpermeson por la uzado de DDT en 1972. Ekde tiam, la populacio de Bruna pelikano pliiĝantis. Nuntempaj ĉirkaŭkalkuloj lokigas la populacion je 650,000 individuoj.[9]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

La specio subdividiĝas en kvin subspecioj:

  • Pelecanus occidentalis californicus (Bruna pelikano de Kalifornio). Loĝas en Kalifornio.
  • Pelecanus occidentalis carolinensis (Bruna pelikano de Karolino) Gmelin, 1789. Loĝas en la marbordoj de Atlantika Oceano de Nordameriko.
  • Pelecanus occidentalis occidentalis (Bruna pelikano de Karibo) Linnaeus, 1766. Loĝas en la Kariba Maro.
  • Pelecanus occidentalis murphyi (Bruna pelikano de Pacifiko) Wetmore, 1945. Loĝas en la marbordoj de la Pacifika Oceano de Centrameriko ĝis Ekvadoro.
  • Pelecanus occidentalis urinator (Bruna pelikano de Galapagoj) Wetmore, 1945. Loĝas en la Galapagoj.

En kulturo[redakti | redakti fonton]

En birda bestoĝardeno.

La Bruna pelikano estas nune esenco de troloĝataj marbordaj regionoj kaj estas tolerata je variaj gradoj de fiŝkaptistoj kaj maristoj.

Ĝi estas la nacia birdo de Barbado kaj de la insuloj Turkoj kaj Kajkoj, kaj la ŝtata birdo de Luiziano.

Ĝi estas ankaŭ unu el la maskotoj de la Universitato Tulane kaj estas en la sigeloj de la Universitato Tulane, de la Luiziana Universitato kaj la Universitato Lafayette. Ĝi estas ankaŭ sur la blazono de la Universitato de Karibio.

Bruna pelikano (laŭ voĉo de Geoffrey Rush per aŭstralia akĉento) aperas kiel amikeca parolema rolulo nome Nigel en la animacia porinfana filmo Finding Nemo, ĉe Pacifika Oceano ĉe Aŭstralio, kvankam nur la blanka Aŭstralia pelikano loĝas en tiu lando.

En 1902, la pelikano ekformis parton de la oficiala blazono de Luiziano kaj, post 10 jaroj, en 1912, la pelikano kun ido ekornamis ankaŭ la Flagon de Luiziano.

Tiu pelikano estas ankaŭ tialo de unu el la kromnomoj de Luiziano nome "The Pelican State" (la pelikana ŝtato). En 1958, la pelikano iĝis la oficiala ŝtata birdo de Luiziano. Tiu akto estis korektita la 26an de julio, 1966 por specife aludi la Brunan pelikanon, Pelecanus occidentalis.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1996) Handbook of the Birds of the World 3. Barcelona: Lynx Edicions. ISBN 84-87334-20-2. 
  2. Brown Pelican - Pelecanus occidentalis, 2009-11, U.S. Fish and Wildlife Service url=http://www.fws.gov/contaminants/pdf/brown_pelicanfactsheet09.pdf Konsultita la 2011-09-20.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 [1]
  4. Anderson, Mais & Kelly (1980) "Brown Pelicans as anchovy stock indicators and their relationships to commercial fishing" CalCOFI Reports XXI p. 55 "Pelikana [bruna pelikano] reprodukta indico (idosukceso = F‘) ege dependas el la niveloj de anĉovaj abundo kaj disponeblo. La dieto de reproduktantaj pelikanoj el 1972 al 1979 estis 92% anĉovoj (N = 2195; Gress et al. en preparo). Ĉe insulo Anakapa, la reproduktaj pelikanoj manĝis ĉefe en la kanalo Santa Barbara poste en la reprodukta sezono, sed ties manĝareoj estas variaj pro la moveblo de ties predo, nome anĉovoj (Gress et al. en preparo). Malpli oni konas pri la pelikana nestumado ĉe Coronado Norte, sed simila situacio pri manĝareoj estas verŝajna."
  5. [2]
  6. [3]
  7. [4]
  8. "bli09"
  9. Dina Cappiello. "Brown pelicans off endangered species list, San Francisco Chronicle, November 12, 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj