Brunanuka forkovostulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunanuka forkovostulo
Brunanuka forkovostulo
Brunanuka forkovostulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Enicurus
Specio: E. ruficapillus'
Enicurus ruficapillus
(Temminck, 1823)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brunanuka forkovostulo (Enicurus ruficapillus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Forkovostuloj, kiu temas pri genro de nigrablankaj birdoj ĝenerale kun nigraj supraj partoj kaj blankaj subaj partoj kaj fruntoj.

Kiel ĉe la Malgranda forkovostulo, tiu specio havas nigrajn dorson, voston kaj flugilojn kun blankaj flugilmakuloj, pugo kaj eksteraj vostoplumoj. Kiel la Sunda forkovostulo, havas malgrandan blankan fruntareon, tiukaze borditan je nigro kaj pli malgrandan ol ĉe tiu specio kun la okulo for de la fruntomakulo. Kiel ĉefa distingilo ĝi havas ruĝecbrunajn aŭ helbrunajn kronon kaj nukon, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie ruficapillus signifas “kun ruĝeca krono”. Krome ĝi havas kiel ĉe la aliaj samgenranoj blankajn subajn partojn, sed kun la tuta brusto skvameca je nigro, tiele ke la sekvo de zonoj estas jeno: nigra gorĝo ĝis inkludo de la okuloj, tutblanka supra brustobordo, skvameca brusto kaj tutblanka ventro. La beko estas nigra kaj la kruroj helrozkoloraj, kiel ĉe la aliaj samgenranoj.

Tiu ĉi specio troviĝas en Brunejo, Indonezio, Malajzio, Birmo kaj Tajlando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]