Brundorsa arbustosilvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brundorsa arbustosilvio
Locustella castanea castanea
Locustella castanea castanea
Brundorsa arbustosilvio
Brundorsa arbustosilvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Bradypterus
Specio: 'B. castaneus'
Bradypterus castaneus
(Büttikofer, 1893)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brundorsa arbustosilvio (Bradypterus castaneus, iam Turdinus castaneus) estas specio de birdoj de la familio de Megaluredoj iam lokataj en tiu de Silviedoj. Ĝi apartenas al genro de Arbustosilviojbradipteroj kiu enhavas ĉefe speciojn de Afriko kaj Azio, kiel tiu ĉi.

Tiu specio estas Endemio kiu troviĝas nur en Indonezio.

Ĝi estas ĝenerale bruna birdo pli malhela supre kun blankeca gorĝo kaj malhela traokula strio kaj hela superokula strio. Ĝi estas tre distinga arbustosilvio sen konataj proksimaj parencoj. Oni sugestis, ke estus pli proksima al la B. accentor, sed tiu specio havas tre punktecajn subajn partojn kaj ne havas superokulan strion, tiele ke la simileco estas limigita. La raso musculus estas malmulte konata, kaj ties distingo el disturbans baze nur sur 2 aŭ 3 specimenoj devas esti pristudata.

Oni agnoskas 3 subspeciojn, kiuj estas la jenaj: castaneus (Büttikofer, 1893) – Sulaveso, disturbans (E. J. O. Hartert, 1900) - Buruo, en sudaj Molukoj kaj musculus (Stresemann, 1914) - Seramo, en sudaj Molukoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]