Brungorĝa bordhirundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Brungorĝa bordhirundo
Brungorĝa bordhirundo
Brungorĝa bordhirundo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Riparia
Specio: R. paludicola'
Riparia paludicola
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Riparia paludicola

La Brungorĝa bordhirundo, Riparia paludicola, estas eta paserina birdo el la familio de hirundedoj (Hirundinidae). Ĝi estis oficiale priskribita kiel Hirundo paludicola de franca ornitologo Louis Vieillot en 1817 en sia Nouvelle Dictionnaire d'Histoire Naturelle.[1]

Ĝi havas ampleksan teritorion en Afriko kaj tra Barato kaj aliaj partoj de suda Azio. Ĝi estas parte migranta specio, kun kelkaj populacioj farante sezonajn movojn. Ĝi estas kutime asocia ege ligita al akvo.

Brungorĝa bordhirundo estas kolonia en sia nestokutimaro, reproduktiĝante multaj paroj ege kune laŭ la disponebla spaco. La nestoj estas je la fino de tuneloj de 30 al 60 cm longaj, elfositaj en sablaj bordoj. La vera nesto estas litaĵo el pajlo kaj plumoj en ĉambreto je la fino de la tunelo. La ino demetas 2 al 4 ovojn en kutima ovodemetado, kiuj estas kovataj de ambaŭ gepatroj.

La brunaj dorso, malgrandeco kaj rapida bombasta flugo separas la specion de la Brungorĝa bordhirundo tuj el plej parto de la aliaj membroj de la familio de hirundoj. Ĝi estas la plej simila al la Bordhirundo, Riparia riparia , kiu estas ĝia norda samgenrano. Kie la reproduktaj teritorioj koincidas en suda Azio, la Brungorĝa bordhirundo kutime reproduktiĝas je pli malaltaj altitudoj ol ties parenco. En la norda vintro, ambaŭ specioj troviĝas je la samaj humidaj habitatoj.

La 12 cm longa Brungorĝa bordhirundo estas bruna supre kaj blanka aŭ palbruna sube. Ĝi ne havas la mallarĝan brustozonon de la Bordhirundo; la beko estas nigra kaj la kruroj estas brunaj. Ambaŭ sekosj estas similaj, sed junuloj havas palajn pintojn en plumoj de la pugo kaj flugiloj.

Estas sep rasoj diferencaj laŭ grando kaj la plumarnuancoj de la supraj aŭ malsupraj partoj.[2]

  • R. p. paludicola, suda Afriko. Blankaj subaj partoj.
  • R. p. paludibula, okcidenta Afriko. Pli eta kaj malhela supre ol la nomiga formo.
  • R. p. ducis, orienta Afriko. Pli eta kaj malhela supre kaj sube ol la nomiga subspecio.
  • R. p. mauretanica, Maroko. Eta kaj pala.
  • R. p. newtoni, Endemismo de montoj de Kameruno. Pli malhela supre ol la nomiga formo, brunecaj subaj partoj.
  • R. p.cowani, Madagaskaro. Eta, grizecaj subaj partoj.
  • R. p. chinensis, suda Azio. Palaj subaj partoj kaj gorĝo.

La manĝo de tiu specio konsistas el etaj insektoj, ĉefe kuloj kaj aliaj muŝoj rilataj al akvo.

La trila kanto de la Brungorĝa bordhirundo estas konstanta kiam birdoj flugas, kaj iĝas konverseca subtono post setliĝo en ripozejo. Estas ankaŭ akra alarmvoĉo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ŝablono:Fr icon Vieillot, Louis Jean Pierre (1817): Nouvelle Dictionnaire d'Histoire Naturelle nouvelle édition, 14, 511.
  2. (1989) Swallows and Martins: an identification guide and handbook. Houghton Mifflin, 133–136. ISBN 0-395-51174-7.