Brunkapa ĉetio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunkapa ĉetio

Brunkapa ĉetio
Brunkapa ĉetio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Superfamilio: Silviedoj Sylviidae
Familio: Ĉetiedoj Cettiidae
Genro: Tesia
Specio: 'T. castaneocoronata'
Tesia castaneocoronata
(Burton, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brunkapa ĉetio (Tesia castaneocoronata) estas specio de birdo de la familio de Ĉetiedoj. Ĝi estis iam inkluditaj en la Silviedoj. Ĝi formas parton de la genro Tesia kiu enhavas aliajn kvar speciojn.

Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj.

Tiu birdo havas tre brunan kapon (kio nomigas la specion en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie Tesia castaneocoronata signifas "kun bruna krono") kiu kontrastegas kun la tre flava gorĝo kaj kie rimarkindas la nigraj okuloj markataj de blankaj ĉirkaŭokulaj ringoj ĉefe videblaj en la malantaŭaj partoj. La flava koloro iom nuanciĝas ĉe la olivgriza brusto, dum la ventro kaj dorso estas tute olivgrizecaj iom flave skvamecaj kun pli grizaj flugiloj kaj tre mallonga vosto. Ankaŭ la flugiloj estas mallongaj kaj rondoformaj, dum la kruroj estas longegaj.

La plumaro de la Brunkapa ĉetio estas diferenca el la aliaj specioj de la genro; ĝi havas flavajn ventron, bruston kaj gorĝon, tre brunan kapon kaj iamaniere nekompletan blankan okulringon. Ĝi ne havas la vizaĝajn striojn de la aliaj specioj. La beko de ĉiuj specioj el la genroj estas longaj kaj dukoloraj,[1] kun pli malhela supra makzelo kaj karnokolora suba makzelo, krom forta bordo ĉe supra makzelo.

La Brunkapa ĉetio, kiu okupas la nordan areon de la genroteritorio, estas foje disigita en la genro Oligura. Tiuj tesiaoj loĝas en subkreskaĵaro de arbaroj, kutime montararbaroj larĝfoliaj.[2] Ili preferas marĉarbarojn, kaj troviĝas ofte ĉe akvo. Ili manĝas insektojn ĉefe surgrunde, sed ankaŭ inter la grimpoplantoj surtrunke. Ĉe la Brunkapa ĉetio ambaŭ seksoj kovas la ovodemetadon; oni scias ankaŭ ke tiu specio estas eventuale parazitata de la Eta kukolo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Delacour"
  2. "HBW"