Brunkapa molotro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Brunkapa molotro
Brunkapa molotro, maskla plenkreskulo
Brunkapa molotro, maskla plenkreskulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Molothrus
Specio: 'M. ater'
Molothrus ater
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
blue: reproduktejoj; verde: tutan jaron; okre: vintre
blue: reproduktejoj; verde: tutan jaron; okre: vintre
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Ino

La Brunkapa molotro (Molothrus ater) estas specio de birdoj de la familio de Ikteredoj kaj genro de molotroj kiu enhavas 5 speciojn de nestoparazitaj birdoj. Tiu specio fakte suferis malpliiĝon fine de la 20a jarcento kaj komence de la 21a pro kampanjoj kiuj celas forigon de tiu ĉi specio por savi aliajn endanĝerigitajn speciojn kiuj siavice estis suferantaj la parazitadon de la molotroj kaj malaperon de sia propraj idaroj.

Ĝi reproduktiĝas en moderklimata al subtropika Nordameriko nome el plej suda kaj sudokcidenta Kanado tra tuta Usono al centra Meksikio. Ili estas konstante loĝantaj birdoj en sudaj partoj de sia teritorio; nordaj birdoj migras al suda Usono eĉ al Florido kaj tuta Meksikio krome sude kaj marborde vintre, kaj revenas al la someraj habitatoj ĉirkaŭ marto aŭ aprilo.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ili similas al la Ikteroj laŭ ĝenerala formo sed havas fringecajn kapon kaj mallongan, fortan kaj preskaŭ konusforman bekon. Plenkreskuloj havas mallongan fringecan bekon kaj malhelbrunajn okulojn. Tiu ĉi specio estas klara kazo de seksa duformismo. Maskla plenkreskulo estas ĉefe brilnigra kun tre bruna kapo kio nuanciĝas ĉebruste, tiu bruna kapo estas stranga inter molotroj. Briloj estas iom verdecaj aŭ bluecaj ĉefe ĉe ŝultroj kaj dorso. Ina plenkreskulo estas griza kun helaj kapo, gorĝo kaj fajna strieco en subaj partoj.
Bekoj kaj kruroj estas malhelgrizaj.

Junuloj similas al inoj, sed ties subaj partoj estas fajne striecaj kaj ties dorso aspektas iel skvameca pro la fajnaj grizaj bordoj de la plumoj.

Molotrino inter du maskloj; oni vidas, ke maskloj estas pli grandaj ol inoj

Inoj estas averaĝe pli malgrandaj ol maskloj. Plenkreskuloj estas 15 al 20 cm longaj[2][3] kaj havas enverguron de 32 al 38 cm. Ili pezas de 38 al 50 g[4].

Similaj specioj[redakti | redakti fonton]

La Brunkapa molotro povas foje estis konfuzita kun aliaj specioj.

La ino povas esti konfuzata kun tiu de la Ruĝaflugila agelajo, sed tiu lasta havas pliajn malhelajn markojn bruste kaj montras malhelgrizan dorson kaj helan superokulan strion.

De malproksime kaj laŭ la lumo, la kapo de la masklo povas ŝajni pli malhela kaj tiam estos malfacile distingi lin el aliaj nigraj birdoj de brila plumaro de la samaj regionoj. Tiele li estas foje konfuzata kun kelkaj Ikteredoj kiaj la Komuna kviskalo aŭ la Purpurkapa eŭfago, sed tiuj lastaj estas pli dikaj, havas pli longajn vostojn, havas bluajn nuancojn en la plumaro kaj havas flavajn okulojn kaj ne nigrajn. La Brunkapa molotro povas esti konfuzata ankaŭ kun aliaj molotroj, kiaj la Bronzomolotro aŭ la Brila molotro kiuj ĉiukaze havas pli longajn bekojn kaj estas tute nigraj, sen ia bruna surkape; la Bronzomolotro krome havas ruĝajn okulojn kaj bluviolajn nuancojn ĉe flugiloj[5].

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Brunkapaj molotroj, masklo (dekstre) allogante inon (maldekstre).

Habitato kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili loĝas en malfermaj aŭ duonmalfermaj kamparoj kaj ofte veturas are en multnombraj birdaroj, foje mikse kun la Ruĝaflugila agelajo (ĉefe printempe) kaj kun la Dolikonikso (ĉefe aŭtune), same kiel kun la Komuna kviskalo aŭ la Eŭropa sturno.[1]

Tiele ne raras vidi tiun birdon ene de nuboj enhavantaj centon da miloj de individuoj[6]. Una nubo de birdoj formita en Kentukio, enhavantaj kelkajn speciojn inter kiuj la Brunkapa molotro, estis ĉirkaŭkalkulita je pli da kvin milionoj de individuoj[7]. Nokte la Brunkapa molotro ripozas ankaŭ en komunaj dormejoj[8].

Ili evitas tre densajn arbarojn, ekzemple de koniferoj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj manĝas surgrunde, kie piediras pli ol saltetas, ofte sekvante paŝtantajn animalojn kiaj ĉevaloj kaj bovoj por kapti insektojn movigatajn de tiuj grandaj animaloj. Ili manĝas ĉefe semojn kaj insektojn.

Antaŭ la eŭropa setliĝo, la Brunkapa molotro sekvis la arojn de bizonoj tra la prerioj. Ties parazita nestokutimaro kongruis kun tiu nomadeca vivostilo. Ties nombroj etendiĝis pro la klarigado de arbaroj areoj kaj la enmeto de novaj paŝtejaj animaloj fare de setlantoj tra Nordameriko. Nune la Brunkapaj molotroj estas komune vidataj ĉe ĉeurbaj birdomanĝejoj.

Junulo kun kruro de ortoptero pendanta el ĝia beko.

La Brunkapa molotro manĝas ĉefe semojn kiuj faras tri kvaronojn de ties nutrado. Temas ĉefe pri semoj de herboj de prerio, sed ili konsumas ankaŭ kultivitan grenon. Kvarono de ties nutrado estas konstituata de insektoj, kiaj akridoj kaj diversaj koleopteroj. La Brunkapa molotro estas multe pli insektovoraj dum la reprodukta sezono, ĉefe inoj.

La inoj de Brunkapa molotro demetas grandajn nombrojn de ovojn kaj bezonas kalcion. Por tia celo, ili konsumas konkojn de helikojn, kaj foje eĉ la ovon, kiujn ili forigis el la parazitita nesto[4].

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Maskloj; unu memmontradas
Nesto de Orienta febo kun unu ovo de Brunkapa molotro

Tiu birdo estas nestoparazito: la ino demetas siajn ovojn en nestoj de aliaj malgrandaj paserinoj, ĉefe tiuj kiuj konstruas tasformajn nestojn kaj kiuj konsumas grenon sed ankaŭ insektojn. La ovoj de la Brunkapa molotro estis bone dokumentitaj en nestoj de almenaŭ 220 gastigantaj specioj, inklude kolibrojn kaj rabobirdojn.[9] (Ortega 1998) Junaj molotridoj estas manĝigataj de la gastigantaj gepatroj malprofite por siaj propraj idoj. La idoj de la gastigantaj gepatroj se ili ne estis forigitaj de la molotroj, malsatmortos (ĉar la molotrido plie kreskos) aŭ eĉ estos forigitaj de la molotrido.

Inoj de Brunkapa molotro povas demeti 36 ovojn en unu sezono. Oni scias ke ĝis pli da 140 diversaj specioj de birdoj zorgis molotridojn.[10]

Inter la plej komunaj gastigantoj, oni citu la speciojn de la Ora parulio, la Melodia melospizo, la Paserspizelo, la Orienta febo, la Ruĝokula vireo, la Ruĝflanka pipilo, la Makula pipilo kaj la Ruĝaflugila agelajo[4]. Tiu nestoparazitado povas esti problemiga kiam temas pri specioj kies populacioj estas jam malpliiĝantaj, kiel ĉe la Kirtlanda parulio, la Nigrakapa vireo[4] aŭ la Bella vireo[11].

Malkiel la Kukolo, ĝi ne havas genojn kies ovoj imitas tiujn de preciza gastiganto.

Interagado inter gastiganto kaj parazito[redakti | redakti fonton]

Ovoforigo[redakti | redakti fonton]

Gastigantaj gepatroj povas foje facile rimarki la molotrovojn, je kio diversaj gastigantaj specioj reagas diference. Malakcepto povas okazi laŭ tri formoj: nestabandono (ekz. ĉe Blugriza polioptilo), enterigo de la ovo sub nova nestomaterialo (ekz. ĉe Ora parulio)[12], kaj fizika forigo de la ovo el la nesto (ekz. ĉe Bruna toksostomo).[13]

Ankaŭ idoj de la Brunkapa molotro estas foje forigitaj el la nesto ekzemple fare de la Bruna toksostomo[14] aŭ de la Poliglota toksostomo[15].

La Blugriza polioptilo povas abandoni la parazititan neston, ĉefe kiam la Molotrino demetas saijn ovojn antaŭ kiam la polioptilo finis ovodemeti siajn proprajn[16].

Netaŭga dieto[redakti | redakti fonton]

La Ruĝkapa karpodako manĝigas sian idon per vegetarana dieto, kiu estas netaŭga por la idoj de la Brunkapa molotro. Kvankam la ovoj de Brunkapa molotro demetataj en nesto de Ruĝkapa karpodako atingos eloviĝon, preskaŭ neniu survivos ĝis elnestiĝo.[17]

Parazita reago[redakti | redakti fonton]

Ŝajne la Brunkapaj molotroj foje kontrolas siajn ovojn kaj idojn post la ovodemetado. Forigo de la parazita ovo povas eksplodigi kutimaran reagon konata laŭ la termino "mafia kutimo". Laŭ studo de la Florida Museum of Natural History publikita en 2007, la molotro revenas detrui la nestojn de ia gamo de gastigantaj specioj (56 % de la kazoj). Krome la molotro detruas nestojn kiel ia "farmiga kutimo" por devigi la gastigantojn konstrui novajn nestojn. Tiam la molotroj demetos siajn ovojn en la novaj nestoj je 85 % de la kazoj.[18]

Pariĝado[redakti | redakti fonton]

Printempe reproduktaj plenkreskuloj ariĝas en arbara zono por komenci la pariĝadon. Ĉe kelkaj populacioj (ĉefe tiuj de Kansaso), ne estas parligoj kaj inoj pariĝas kun diversaj partneroj kaj inverse; dum ĉe aliaj (ĉefe en Kalifornio), funkcias la monogamio[19][20].

La pariĝa ceremonio, realigata foje are fare de maskloj, enhavas kantojn kaj sintenojn. Ili levas ŝultrojn, ŝveligas ŝultrajn kaj dorsajn plumojn kaj salutas profonde, dum ili malfermas la voston kiel ventumilo kaj finas memmontradon per frotado de la beko sur branĉo[21].

La ovodemeto okazas el majo al fino de junio[22]. Post seksumado la inoj serĉas parazitotajn nestojn. Por tio ili serĉas birdojn kiuj montras konstrukutimon aŭ eĉ rekte kiuj eliras el nesto. Ili preferas ovodemeti ĉe tasformaj nestoj sed ankaŭ ĉe surgrundaj, pendataj aŭ situaj en kavaĵo de arbotrunko[4]. Kiam la parazitota nesto estis elektita, ili forigas ovon de la ovaro de la gastiganto kaj ovodemetas anstataŭe.

La molotrinoj povas demeti ĝis 36 ovojn dum unu reprodukta sezono. Tiuj ovoj estas 1,8–2.5 cm×1,5–1.8 cm kaj estas blankaj aŭ grizblankecaj, forte makulitaj de bruna aŭ malhelgriza[4]. La kovado daŭras 11 tagojn averaĝe (de 10 al 12 tagoj). La molotridoj pezas dumnaske apenaŭ pli da du gramoj[23]. Ilo estas nudaj kaj blindaj. Ili grandiĝas pli rapide ol la adoptaj gefratoj, kio permesas ilin profiti atenton kaj zorgon de la adoptaj gepatroj. Ili elnestiĝas post 8 al 13 tagoj[4], sed junuloj restas dependaj de la adoptaj gepatroj ĝis aĝo de 25 al 39 tagoj[24]. Estas nur unu ovosezono jare[23].

La rekordo de vivodaŭro ĉe tiu specio estas de 16 jaroj kaj 9 monatoj por individuo en naturo[25]. Seksa matureco estas akirita post unu jaro, sed maskloj pariĝas rare antaŭ la aĝo de du jaroj[23][26].

Predantoj de la Brunkapa molotro[redakti | redakti fonton]

Kelkaj grandas rabobirdoj kiaj la Marĉostrigo kaj la Granda kornostrigo povas ataki kaj la molotrojn kaj la molotridojn. Tiuj lastaj estas predoj ankaŭ de serpentoj kaj de la Blua garolo[26].

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estis unuafoje priskribita de Pieter Boddaert en 1783 laŭ la nomo Oriolus ater. Ĝi ricevis poste aliajn sciencajn nomojn kiel jenaj: Icterus pecoris de Charles Lucien Bonaparte en 1824, Molothrus pecoris de William Swainson en 1831, kaj Fringilla ambigua de Thomas Nuttall en 1832. En 1870 la specio ricevis sian nunan sciencan nomon Molothrus ater, atribuita de George Robert Gray[27].

Molothrus ater havas tri subspeciojn[28]:

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Laŭleĝa statuso[redakti | redakti fonton]

La IUCN klasis tiun specion en la kategorio Malplej Zorgiga, pro ties granda teritorio (ĉ. 11 milionoj de km²) kaj grava populacio (ĉ. 56 milionoj de individuoj)[29]. La specio tamen estas protektita, kiel ĉiuj migrantaj usonaj birdoj, fare de la Migratory Bird Treaty Act[30]

Forigo de la Brunkapa molotro[redakti | redakti fonton]

En kelkaj subŝtatoj de Usono, kiaj ekzemple Miĉigano, la Brunkapa molotro estas ĉu kaptata ĉu pafata por malpliigi la indicon de parazitado suferata de minacataj specioj. Komence de la 1970-aj jaroj, la populacioj de la Kirtlanda parulio estis ege malmultnombraj (malpli de 170 paroj). Okazis en 1972 en Miĉigano kampanjo de forigo de la Brunkapa molotro kune kun klopodoj por pluestigi la tre specialan habitaton de tiu parulio, kio permesis la stabiligon de la populacioj de la endanĝerita specio kiu ĝuis ioman pliiĝon komence de la 1990-aj jaroj. Ankaŭ tio sukcesis ĉe la Bella vireo, post kaptado de la Brunkapa molotro en la ĉeriveraj areoj okupataj de tiu minacata specio[26].

Tiu forigo estigas etikajn kaj jurajn problemojn. Fakte la Brunkapa molotro estas censita protektita estaĵo fare de la Migratory Bird Treaty Act. Pro tio tiu sistemo povas esti nur provizora solvo: la savado de la minacataj specioj devas veni de restaŭrado de ties natura habitato, nome arbaro sufiĉe granda por ke la Brunkapa molotro ne atingu ties nestojn. Tamen necesus tro granda rearbarigado ekzemple en Teksaso[26].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Henninger (1906)
  2. des
  3. "Oiseaux.net"
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 http://www.allaboutbirds.org/guide/Brown-headed_Cowbird/lifehistory Brown-headed Cowbird ; Life History, All About Birds http://www.allaboutbirds.org Cornell University, konsultita la 8a de novembro 2009.
  5. aabid
  6. ois
  7. aablh
  8. ois
  9. Friedman and Kiff, Herbert and Lloyd F. (1985-05-16). "The parasitic cowbirds and their hosts", gazeto : Proceedings of the Western Foundation of Vertebrate Zoology, volumo : 2, numero : 4, paĝoj : 225–304
  10. (1999) New World Blackbirds: The Iceterids. London: Christopher Helm, 382. 
  11. "Oiseaux.net"
  12. Sealy, SPENCER G. (April 1995). "Burial of cowbird eggs by parasitized yellow warblers: an empirical and experimental study", gazeto : Animal Behaviour, volumo : 49, numero : 4, paĝoj : 877. COI:10.1006/anbe.1995.0120. Alirita 2008-07-25.
  13. Ortega (1998)
  14. Carola A. Haas kaj Katherine H. Haas, Brood parasitism by brown-headed cowbirds on brown thrashers : frequency and rates of rejection, The Condor, 1998, 100, 3, paĝoj 535-540, issn=0010-5422 http://www.fishwild.vt.edu/faculty/haas_pdf/haas%20and%20haas%20-%20brood%20parasitsm%20by%20brown-headed%20cowbirds%20on%20brown%20thrashers.pdf konsultita la 26a de septembro 2009.
  15. John Quinn kaj Kim Marie Tolson, Proximate Mechanisms of Parasite Egg Rejection by Northern Mockingbirds, The Wilson Journal of Ornithology, marto de 2009, 121, 1, paĝoj 180-183, http://www.bioone.org/doi/abs/10.1676/08-015.1?cookieSet=1&journalCode=wils konsultita la 26a de septembro 2009.
  16. C.B., Goguen kaj N.E., Mathews, Nest desertion by blue-gray gnatcatchers in association with brown-headed cowbird parasitism, Animal behaviour, 1996, 52, paĝoj 613-619, issn=0003-3472 http://cat.inist.fr/?aModele=afficheN&cpsidt=3249905 konsultita la 26a de septembro 2009.
  17. Kozlovic, Knapton, and Barlow, Daniel R., Richard W., and Jon C. (1996). "Unsuitability of the House Finch as a Host of the Brown-Headed Cowbird", gazeto : The Condor, volumo : 96, numero : 2. Alirita 2008-07-25. (PDF)
  18. Hoover & Robinson (2007)
  19. des
  20. ois
  21. Vidu filmeton ĉe filmokolekto de IBC (Internet Bird Collection)
  22. okl
  23. 23,0 23,1 23,2 http://genomics.senescence.info/species/entry.php?species=Molothrus_ater AnAge entry for Molothrus ater, J.P. de Magalhaes kaj J. Costa http://genomics.senescence.info, AnAge The Human Ageing Genomic Resources, konsultita la 27a de septembro 2009.
  24. http://birdweb.org/birdweb/bird_details.aspx?value=search&id=446 Brown-headed Cowbird, BirdWeb http://birdweb.org Seattle Audubon Society, Konsultita la 10a novembro 2009.
  25. M.K. Klimkiewicz kaj A.G. Futcher, Longevity records of North American birds: Supplement I, Journal of Field Ornithology, 1989, 60, paĝoj 469-494, konsultita la 26a de septembro 2009.
  26. 26,0 26,1 26,2 26,3 http://www.fs.fed.us/database/feis/animals/bird/moat/all.html Wildlife species : Molothrus ater, Janet Sullivan, 1995, Fire Effects Information System, U.S. Department of Agriculture, Forest Service, Rocky Mountain Research Station, Fire Sciences Laboratory http://www.fs.fed.us Konsultita la 15a de novembro 2009.
  27. The Birds of the Chicago Area, Franck Morley Woodruff, 1907, THE CHICAGO ACADEMY OF SCIENCES, Konsultita la 15a de novembro 2009, plena teksto en formato DjVu
  28. http://www.itis.gov/servlet/SingleRpt/SingleRpt?search_topic=TSN&search_value=179112 Molothrus ater (Boddaert, 1783), ITIS, konsultita la 20a de novembro 2008.
  29. http://www.iucnredlist.org/details/150431 Molothrus ater, BirdLife International 2008, IUCN Ruĝa Listo de Mincataj Specioj 2008, konsultita la 20a de novembro 2008.
  30. http://www.fws.gov/migratorybirds/RegulationsPolicies/mbta/mbtandx.html#c Birds protected by the Migratory Bird Treaty Act ; Cowbird, U.S. Fish and Wildlife Service http://www.fws.gov Ŝutita la 1a junio 2009 kaj konsultita la 11a de novembro 2009.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj