Brunkapa psarokolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunkapa psarokolio
Brunkapa psarokolio, en Panamo
Brunkapa psarokolio, en Panamo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Psarocolius
Specio: 'P. wagleri'
Psarocolius wagleri
(J E Gray, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brunkapa psarokolio (Psarocolius wagleri) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Psarokolioj, kiu enhavas grandajn brunecajn paserinajn birdojn kun rimarkindaj bekoj. La latina scienca nomo de la specio omaĝas la germanan naturscienciston Johann Georg Wagler, kiu starigis la genron Psarocolius.

Aspekto

La masklo estas 35 cm longa kaj pezas 225 g; la pli malgranda ino estas 28 cm longa kaj pezas 125 g. La flugiloj estas tre longaj. Masklaj plenkreskuloj estas ĉefe nigrecaj (kun malhelverdaj aŭ malhelbluaj brilaj nuancoj en flugiloj) kun malhelbrunaj kapo kaj pugo kaj vosto kiu estas brilflava krom la du malhelbrunaj centraj vostoplumoj. La irisoj estas bluaj kaj la longa beko estas eburblankeca kaj kun tre fortikaj bazoplatoj el kiuj la supra ekzemple kovras la tutan frunton. Inoj estas similaj, sed pli malgrandaj kaj senkoloraj ol maskloj. Junuloj estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj kaj havas brunajn okulojn. La populacioj sude de areo ĉirkaŭ la limo de Honduro kaj Nikaragvo estas foje separataj kiel subspecio P. w. ridgwayi, sed la separo de tiu formo estis pridisputata.

La distingaj kantoj de la masklo inkludas gorĝaĵon sekve de akra eksploda guu-guu-PHRRRRTTT. Ambaŭ seksoj havas laŭtajn alvokojn ĉek kaj ĉak.

Teritorio kaj ekologio

Ĝi troviĝas kiel specio de loĝantaj birdoj en la marbordaj malaltaj teroj de Karibio el suda Meksikio al centra Kosta-Riko, ĉe ambaŭ deklivoj de suda Kosta-Riko kaj Panamo, kaj ĉe la malaltaj teroj ĉe Pacifiko de Kolombio kaj nordorienta Ekvadoro. Kvankam ĝi kutime ĉeestas sub 1,000 m smn, ĝi estis konstatita tiom alte kiom ĝis 1,300 m s.m.n - ekzemple ĉe la Serranía de las Quinchas de Kolombio - kaj fakte ĝi povus esti pli komuna je tiaj altoj foje aŭ en kelkaj lokoj, sed ties altitudaj movoj estas ankoraŭ nesufiĉe studataj[1]. Tiu specio estas komuna tra granda teritorio kaj ne estas konsiderata minacata fare de la IUCN[2].

La Brunkapa psarokolio loĝas en kanopeo de arbaroj, arbarbordoj kaj malnovaj plantejoj. Ĝi estas tre komuna birdo en partoj de sia teritorio, kaj estas vidata en malgrandaj aroj kiam manĝas en arboj grandajn insektojn, fruktojn kaj berojn.

Ĝi estas kolonia reproduktanto kiu konstruas pendantan teksitan neston de fibroj, 60-100 cm longa, alte en arbo. Povas esti 40-50 inoj kaj nur 4-5 maskloj en kolonio. La ino demetas 2 malhelmarkajn palbluecajn ovojn , kies eloviĝo okazos post 17 tagoj, dum elnestiĝo okazos post 30 tagoj. Parazitaj muŝoj (Oestredoj) estas la ĉefa kaŭzo de idomorto, sed okazas ankaŭ nestoparazitado fare de la Rizovora molotro (Molothrus oryzivorus) kaj tiam la molotridoj manĝas la muŝajn larvojn.

Notoj

Ŝablono:Reflist

Referencoj

  • BirdLife International (BLI) (2008). Psarocolius wagleri. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 27a Decembro 2008.
  • Jaramillo, Alvaro & Burke, Peter (1999): New World Blackbirds. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-4333-1
  • Laverde-R., Oscar; Stiles, F. Gary & Múnera-R., Claudia (2005): Nuevos registros e inventario de la avifauna de la Serranía de las Quinchas, un área importante para la conservación de las aves (AICA) en Colombia [New records and updated inventory of the avifauna of the Serranía de las Quinchas, an important bird area (IBA) in Colombia]. Caldasia 27(2): 247-265 [hispane kun angla resumo]. PDF plen teksto
  • Stiles, F. Gary & Skutch, Alexander Frank (1989): A guide to the birds of Costa Rica. Comistock, Ithaca. ISBN 0-8014-9600-4
  1. Laverde-R. et al. (2005)
  2. BLI (2008)