Brunkapa sito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunkapa sito
Brunkapa sito
Brunkapa sito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sitedoj Sittidae
Genro: Sitta
Specio: S. pusilla
Sitta pusilla
(John Latham, 1790)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La brunkapa sito estas eta paseroforma birdo, kantbirdo, kiu apartenas al familio Sitedoj kaj loĝas en Norda Ameriko kaj malkreskanta populacio loĝas sur Bahamoj. Simile kiel aliaj membroj de sitedoj (krom roka sito kaj perzia sito) ĝi loĝas en arbaraj aŭ arbar-similaj teritorioj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi aspektas kiel aliaj birdoj de ĉi grupo. Ĝi estas pli eta ol eŭropa sitokanada sito – nur 10 cm. Ĉi tiu specio de sito paradas kun bruna kaskedo kun mallarĝa nigra okulstripeto kaj polurblankaj vango, mentono kaj ventro. Ĝiaj flugiloj estas grizkoloraj. Malgranda blanka punkto estas trovita ĉe la nuko de la kolo. La birdo havas mallongan voston kaj fortaj piedojn.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝia troviĝo estas ligita kun koniferaj arbaroj de sudorienta Usono. La birdo estas nemigranta.

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Ĝi nutriĝas ĉefe el insektoj kaj kelkaj specioj de semoj. Dum vintro ĝi estas ofta vizitanto de nutrejoj ĉe homaj loĝejoj, kie preferas manĝi semojn de sunfloro (kiuj majstre malfermas per akra najloforma beko) kaj t.n. „sebaj kukoj“ (diversaj semoj en la sebo). Aŭdaca kaj scivolema, ĉi tiu birdo estas vole simpatia de homoj. La birdo estas ofte observita, kiel ili uzas malgrandan peceton de ŝelo, tenata en sia beko, kiel ilo per alfosi insektojn el la fendoj de la trunkŝelo.

Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas kapablecon, kiel aliaj sitoj - grimpi "kaposuben" sur la trunkoj de arboj kaj ofte frapetas trunkojn kaj branĉojn ĉe serĉado de manĝaĵo.

Nestado[redakti | redakti fonton]

Ili nestumas en arbotruoj.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

La birda voĉo estas akra vhii-hjah, sonoranta tre simile, kiel la sono de "kaŭĉuka anaso" - ludilo kaj mirigite laŭta por la birdo de tia grandeco. Ili ankaŭ vekas per pli mola "pli-pli-pli" dum flugado kaj ankaŭ resonas per aliaj grinacaj bruoj.

Libroj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]