Brunkola ibiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunkola ibiso
Brunkola ibiso, en San-Paŭlo, Brazilo
Brunkola ibiso, en San-Paŭlo, Brazilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Theristicus
Specio: Th. caudatus
Theristicus caudatus
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brunkola ibiso (Theristicus caudatus), konata ankaŭ kiel Sablokola ibiso (sablokolora), estas tre granda ibiso troviĝanta amplekse en malfermaj vivejoj de orienta kaj norda Sudameriko. Ĝi iam inkludis la similan specion de la Nigrabrida ibiso kiel subspecio, sed tiu specio estas preskaŭ entute limigita al pli malvarmaj partoj de Sudameriko, havas sablokolorajn (ne malhelgrizaj) suban bruston, kaj ne havas la kontrastajn grandajn blankajn flugilmakulojn.

Aspekto

Ĝi havas totalan longon de proksimume 75 cm. La kolo estas sablokolora sed kun bruna krono kiel ĉe la Nigrabrida ibiso, sed ankaŭ pli malhela ĝenerala kolkoloro kaj kun pli bruna antaŭkolo ol tiu; la supraj partoj estas grizaj, la ventro kaj flugoplumoj estas nigraj, kaj estas granda blanka flugilmakulo. Dumfluge, kie la relative mallongaj kruroj ne etendas preter la vosto (malkiel ekz. Eudocimus kaj Plegadis), la blanka makulo formas larĝan blankan bendon ĉe supraflugiloj kiu separas la nigrajn flugoplumojn el la grizaj pli malgrandajn flugilkovrilojn. La beko estas subenkurba kaj nigreca kaj la nuda haŭtaĵo ĉirkaŭokula estas pintakra ĉe la orelareo kaj tre nigra; la kruroj estas ruĝaj kaj ankaŭ la irisoj estas tre ruĝaj.

Vivejo kaj statuso

La Brunkola ibiso loĝas en ampleksa teritorio de malfermaj biotopoj, inklude de terkultivejoj, marĉoj, savanoj kaj herbejoj. Estas du ĉefaj populacioj; la nomiga subspecio troviĝas tra norda kaj centra Sudameriko en Kolombio, Venezuelo, Gujanoj kaj Brazilo, dum la tre simila subspecio nome hyperorius troviĝas en sud-centra Sudameriko en suda Brazilo, orienta kaj norda Bolivio, Paragvajo, Urugvajo, kaj norda Argentino. Tiu neotropisa specio estas preskaŭ entute limigita al tropikaj kaj pli varmaj subtropikaj malaltaj teroj, sed tre surloke ĝi etendas al altaj teroj (kvankam neniam tio alte kiom la Anda ibiso). Ĝi estas preskaŭ entute specio de loĝantaj birdoj, kvankam povas okazi lokaj movoj. Ĝi estis registrita kiel akcidenta vizitanto en Panamo.

Kun grandaj teritorioj kaj ĉirkaŭkalkulata populacio de 25,000 al 100,000, la Brunkola ibiso estis taksata kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Kutimaro

Ties dieto konsistas ĉefe el insektoj, araneoj, ranoj, reptilioj, helikoj, senvertebruloj kaj malgrandaj mamuloj troviĝantaj en mildaj grundoj. La ino kutime demetas 2 al 4 ovojn en platforma nesto, konstruita el bastonetoj kaj branĉetoj, en arbo.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj