Brunkola korvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunkola korvo
Brunkola korvo
Brunkola korvo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. ruficollis'
Corvus ruficollis
(Lesson, 1830)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brunkola korvo (Corvus ruficollis) estas birdospecio membro de la familio de Korvedojkorvoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas pli granda (52–56 cm longa) ol la Nigra korniko kvankam ne tiom granda kiom la Komuna korako. Ĝi havas similajn proporciojn kun la komuna korako, sed la beko ne estas tiom granda aŭ fortika kaj la flugiloj estas iom pli pintoformaj profile. La kapo kaj gorĝo estas distinge brunnigraj havigante la birdon sian nomon, dum la resto de la plumaro estas brilnigra kun purpura, bruneca, blueca aŭ purpurblua nuanco. La plumoj de tiu specio estas ofte nuancaj abrupte al brunecnigraj (eĉ ĉe la veraj nigraj plumoj) kaj la birdo povas aspekti distinge bruna dum plumoŝanĝado. La piedoj, kruroj kaj bekoj estas nigraj. La Somala korvo estis iam konsiderata subspecio (Corvus ruficollis edithae) sed tiu birdo nune ŝajnas pli proksima al la Blankbrusta korvo (C. albus) ol al tiu specio kaj troviĝas ĉefe en Somalio kaj najbaraj areoj.

Habitato[redakti | redakti fonton]

Tiu specio havas ampleksan teritorion tra virtuale la tuton de Nordafriko, suben tiom malproksime kiom ĝis Kenjo, la Arabia duoninsulo kaj supren ĝis la Granda Mezoriento kaj suda Irano. Ĝi loĝas en medioj ĉefe de dezerto vizitantaj oazojn kaj palmejoj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Corvus ruficollis - (MHNT)

Manĝo konsistas el ampleksa gamo de eroj inklude kadavraĵojn, serpentojn, saltulojn kaj aliajn arakidojn, surstranditajn fiŝojn (en marbordaj areoj), grenon ŝtelitan el sakoj, dates kaj aliajn fruktojn. Ĝi estas sufiĉe sentima se oni ne persekutas ĝin, sed rapide timidiĝas se oni atentas ĝin.

La nesto estas ege simila al tiu de la Komuna korako, kaj povas troviĝi en arboj, klifoj aŭ en malnovaj kaj ruinitaj konstruaĵoj. La Somala korvo ŝajne preferas dornarbojn por nestokonstruo. La ino demetas 4-5 ovojn kiuj estas kovataj dum ĉirkaŭ 20-22 tagoj. La idoj elnestiĝoelnestiĝas post 37 aŭ 38 tagoj kaj povas flugi bone post 42-45 tagoj.

La voĉo estas tre simila al tiu de la Komuna korako konsistanta ĉefe el krakoj, kvankam pli altatonaj kaj akra "karr-karr-karr" ege simila al tiu de la Korniko. Dumfluge, ĝi krias "kerk-kerk".

Bildoligoj[redakti | redakti fonton]

Filmoligoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]