Brunkrona mevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunkrona mevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Brunkrona mevo 'Larus maculipennis'
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brunkrona mevo, Larus maculipennis, estas eta nigrokapa sudamerika mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj. La nomo anstataŭ "Nigrakapa mevo" aŭ Brunkapa mevo kialas por malkonfuzo kun la azia specio Brunkapa mevo Larus brunnicephalus, kiu havas pli ampleksan brunan kapon.

Disvastiĝo

Tiu specio reproduktiĝas en plej suda Suda Ameriko, tio estas en marbordoj aŭ proksimaj areoj de centra kaj suda Ĉilio, Argentinio, Urugvajo, plej suda Brazilo kaj Paragvajo. Vintre ili migras iom norden, ekzemple al norda Ĉilio aŭ orienta Brazilo.

Aspekto

Temas pri malgranda aŭ mezgranda mevo 35 ĝis 42 cm longa de blanka korpo (kolo, busto kaj ventro) kaj helgrizaj dorso kaj flugiloj kun nigraj pintoj. La plej diferenciga kaj rimarkinda eco estas malhelbruna kapo (sed blanka malantaŭe kaj nuke), do nur krono, vizaĝo kaj gorĝo, dum reproduktado, kio malaperas vintre kiam restas nur eta makulo malantaŭokula. Beko, kruroj kaj piedoj estas malhelruĝaj. Malhelaj okuloj kun blankaj duonringoj. Dumfluge videblas blankaj pugo kaj vosto. Ambaŭ seksoj estas similaj. Junuloj estas pli malhele punktitaj kun nigra fina vostostrio. Ili povas esti konfuzeblaj kun la similaspekta Franklina mevo aŭ kun la Ridmevo, kies subspecio estis iam laŭ kelkaj fakuloj.

Kutimoj

La specio loĝas en akvaj medioj kaj marbordoj. Ili estas ĉiomanĝantaj kaj ĉefe insektojn, krustulojn, putraĵojn kaj fiŝojn. Ili moviĝas al internaj herbejoj aus terkulturejoj, por serĉi tervermojn kaj ĉe buĉejoj pro restaĵoj.

Tiu mevo nestas kolonie en junkejoj ĉe lagetoj aŭ lagaj insuloj, ne malproksime de marbordo. La nestoj estas vegetalaj kaj amasecaj. La ino demetas 2 ĝis 4 brunflavajn ovojn. Dum reproduktado ili manĝas ĉefe fiŝojn.

La tutmonda loĝantaro ne estis kalkulita, sed oni supozas, ke estas inter 100,000 kaj 1,000,000 da birdoj, do ne estas minacata specio.

Eksteraj ligiloj