Leuzigen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Brunnader)
Leuzigen
Blazono de Leuzigen
Blazono de Leuzigen
Blazono de Leuzigen
Lernejo de Leuzigen
Lernejo de Leuzigen
Lernejo de Leuzigen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Büren
Koordinatoj  47° 10′ 35″ N 7° 27′ 35″ O / 47.17639 °N, 7.45972 °O / 47.17639; 7.45972 (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 35″ N 7° 27′ 35″ O / 47.17639 °N, 7.45972 °O / 47.17639; 7.45972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1193
Areo 10,31 km²
Alteco 456 m super marnivelo
Poŝtkodo 3297
Komunumkodo 0388
Mapo de Leuzigen
Mapo de Leuzigen
Mapo de Leuzigen
vdr

Leuzigen (prononcu lojcign) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Büren kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1193 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Leuzigen situas tri kilometrojn sudokcidente de la urbo Soloturno. Ĝi estas la plej nordorienta komunumo de la regiono kaj administra distrokto Seeland [en Esperanto ankaŭ Lagolando] ĉe la norda bordo de la rivero Aro sude de la montoĉeno Bucheggberg. En nordo, oriento kaj sudo la komunumo limas al Kantono Soloturno, nur en okcidento ĝi estas konektita kun Kantono Berno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Leuzigen kaj la kvartaloj Weier, Mettle, Rosematt, Hundshübeli, Brunnader, Mühle, Burg.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,31 km², de kiuj 39,8% estas kovritaj de arbaro, 45,5% servas por agrikulturo kaj 11,3% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Leuzigen limas en nordo al Selzach (SO), en oriento al Lüsslingen-Nennigkofen (SO), en nordoriento al Lüterkofen-Ichertswil, en sudo al Buchegg (SO), en okcidento al Arch.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Leuzigen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 22 de Lyss al Soloturno. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A5, kiu pasas tra la tuta komunumo, troviĝas okcidente en distanco de 3 kilometroj (Grenchen) kaj oriente en distanco de kvar kilometroj (Soloturno okcidento). la fervojlinio de Soloturno al Büren, kiu pasas tra la komunumo, estis en la jaro 1994 fermita por la persona transporto. La konekto al la publika transporteto funkcias per du buslinioj de Soloturno al Zollikofen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Leuzigen datiĝas el la jaro 1235 kiel Loxingen. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj tombomontetoj, kiuj verŝajne datiĝas el la Hallstatt-epoko, kaj restaĵo de romia bieno kaj la romia vojo de Soloturno al Studen. Ĉe la okcidenta flanko de la vilaĝo estiĝis en la 11-a kaj 12-a jarcento apud jakoba pilgrimejo priorejo de la kluniacenzoj kaj preĝejo konsekrita al Johano la Baptisto. Dum mezepoko Leuzigen estis tribunalejo de la kiburga kampargrafejo Burgonjo kaj ek de la jaro 1406 tribunalejo de la tribunaldistrikto de la berna kampartribunalo Zollikofen. Kiel parto de la Senjorujo Strassberg-Büren la loko fariĝis en la jaro 1388 havaĵo de la urbo Berno kaj estis atribuita en la jaro 1393 al la kamparvoktejo Büren, kies parto ĝi restis ĝis la Helveta Revolucio de 1798. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Leuzigen estis atribuita kiel politika komunumo al la distrikto Büren, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Seeland. [2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]