Conters en Prättigau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Brunnen (Conters))
Conters en Prättigau
Blazono de Conters en Prättigau
Conters en Prättigau
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Prättigau/Davos
Komunumaro Küblis
Koordinatoj  46° 52′ 24″ N 9° 47′ 24″ O / 46.87333 °N, 9.79000 °O / 46.87333; 9.79000 (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 24″ N 9° 47′ 24″ O / 46.87333 °N, 9.79000 °O / 46.87333; 9.79000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 234
Areo 18,40 km²
Alteco 1110 m super marnivelo
Poŝtkodo 7241
Komunumkodo 3881
Mapo de Conters en Prättigau

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Conters en Prättigau respektive Conters en Pretigovio (germane Conters im Prättigau, romanĉe Cunter en il Partenz) estas komunumo de la komunumaro Küblis kaj la distrikto Prättigau/Davos en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 234 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Conters situas ĉe la suda flanko de Pretigovio (germane Prättigau), kiel nomiĝas la valo de la rivero Landquart, kiu formas la nordan limon de la komunumo. Al la komunumo krom la ĉefvilaĝo sur la norda deklivo de la monto Christenstein, kiu lasta kun alteco de 2473 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo, apartenas ankaŭ la vilaĝeto Brunnen je la dunono de la vojo al Küblis kaj la someraj vilaĝetoj Conterser Schwendi kaj Conterser Duranna.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Conters en Prättigau limas en nordoriento al Saas en Prättigau, en oriento al Klosters-Serneus, en sudo al Langwies, en okcidento al Fideris, kaj en nordokcidento al Küblis.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Conters situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo alvetureblas per kurba flanka vojo ek de Küblis. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Küblis. Nur malmultajn metrojn apud la setlejo Conterser Schwendi troviĝas la vala haltejo de la seĝotelfero al Schifer–Weissfluhjoch, kiu apartenas al la skiregiono de Parsenn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Conters datiĝas el la jaro 1290 kiel Cunters. De la 13-a jarcento ĝis 1338 Conters apartenis al la Senjorujo de la Baronoj de Vaz, poste ĝi estis ĝis 1436 havaĵoj de la Grafoj de Togenburgo. Sekvis la Grafoj de Montfort kaj poste la Grafoj de von Matsch. De 1477 ĝis 1649 Conters apartenis al Aŭstrio. En la jaro 1436 Conters aliĝis kiel najbarecano de la tribunalkomunumo Klosters Ausserschnitz al la Dektribunala Federacio. En la jaro 1851 Conters fariĝis komunumo de la komunumaro Küblis. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]