Ingenbohl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Brunnen SZ)
Ingenbohl
Blazono de Ingenbohl
Brunnen, komunumo Ingenbohl, apud la Kvarkantona Lago
komunumo en Svislando
Kantono Ŝvico
Distrikto Ŝvico
Koordinatoj  47° 0′ 11″ N 8° 36′ 42″ O / 47.00306 °N, 8.61167 °O / 47.00306; 8.61167 (mapo)Koordinatoj: 47° 0′ 11″ N 8° 36′ 42″ O / 47.00306 °N, 8.61167 °O / 47.00306; 8.61167 (mapo)
Areo 16,20 km²
Alteco 439 m super marnivelo
Poŝtkodo 6440
Komunumkodo 1364
Mapo de Ingenbohl
vdr

Ingenbohl estas komunumo en la distrikto Ŝvico en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 8289 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ingenbohl situas ĉe la bordo de la Kvarkantona Lago, kie la Lago de Urio transiras al la Baseno de Gersau sur la flotebenaĵo de la rivero Muota, kiu en Brunnen alfluas al la lago. Al la komunumo apartenas la vilaĝo Brunnen, kaj la setlejoj Unterschönenbuch, Wylen kaj Schränggigen. La ebenaĵon de Brunnen kaj Ingenbohl ĉirkaŭas en nordo la montmasivo Mythen, en oriento Fronalpstock kaj en okcidento Urmiberg. La komunumoparto Brunnen, kiu estas la ĉefa setlejo kaj sidejo de la komunuma administracio, estas karakterizita per pluraj klasikaj hotelkonstruaĵoj kun banoj kaj ripozejoj. En Ingenbohl situas la Monaĥejo Ingenbohl, kiu estas la patrina domo de la Mizerikordaj Fratinoj de la Sankta Kruco kaj la sidejo de Monaĥeja Mezlernejo por junaj virinoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Brunnen situas grava stacidomo de la Gotardo-Fervojo de Zuriko tra Zugo kaj Arth-Goldau al Tiĉino. La busentrepreno Auto AG Schwyz servas la komunumon per pluraj buslinioj kaj zorgas por la fajna konekto al la publika transportreto. En Ingenbohl la svisa aŭtovojo A4 transiras al la Aksovojo, kiu konetas la aŭtovojon A4 kaj A2. En Brunnen situas la ŝvica haveno ĉe la Kvarkantona Lago kun ŝipkonektoj al Flüelen kaj Lucerno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ingenbohl datiĝas el la jaro 1387 kiel uff Ingenbol. [1]

Brunnen jam menciiĝis en la jaro 1217 kiel de Brunnon. Brunnen dum mezepoko estis protektita per defendomuro de la ŝvicanoj, por kiuj Brunnen estis grava haveno. En la 19-a jarcento per la enkonduko de la vaporŝipveturado sur la Kvarkantona Lago kaj la malfermo de la Aksovojo kaj la Gotardo-Fervojo Brunnen pro sia atingeblo kaj bela situo ĉe la suna lagobordo fariĝis grava turisma loko. Estis malfermitaj pluraj grandaj hoteloj.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]