Brunnuka frankolino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunnuka frankolino
Brunnuka frankolino
Brunnuka frankolino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. castaneicollis
Francolinus castaneicollis
(Salvadori, 1888)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brunnuka frankolino (Francolinus castaneicollis) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiu specio de Francolinus en la genro Pternistis kun 23 aliaj specioj. Ĝi formas superspecion kun F. erckelii, F. ochropectus, F. jacksoni kaj F. nobilis.

Ĝi troviĝas en Etiopio, Somalio, kaj eble en Kenjo.

Temas pri frankolino ege fajne ornamata per strieco en kolo kaj subaj partoj nome nigre super blanko, tio estas blankecaj plumoj kun interna nigra marko ĉirkaŭira; la kapo estas pli bruna, kun pli bruna nuko (kio nomigas la specion) kun malhelbruna superokula strio kaj ruĝa beko kun nigreca pinto de supra makzelo. En flankoj la strieco kombinas helbrunan kun blanka koloro. Suba dorso, vosto kaj subvosto estas pli malhelbrunaj, dum la kruroj estas ruĝaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]