Bruno Mann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bruno Mann
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1874 (1874-10-16)
en Frankfurto ĉe Odro
Morto 3-an de junio 1938 (1938-06-03) (63-jaraĝa)
en Eisenach
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Regno vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bruno MANN (naskiĝinta la 16-an de oktobro 1874 en Frankfurto ĉe Odro, mortinta la 3-an de junio 1938 en Eisenach) estis germana politikisto kaj de 1919-33 ĉefurbestro de Erfurto. Li estis la avo de la ĵazmuzikisto Klaus Doldinger.

La naĝejo Nordbad en Erfurto, realigita sub la urbestrado de Mann.

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

La urbestrado de Mann en la turingia ĉefurbo estis dum maltrankvila tempo de la Vajmara Respubliko. Krom ekonomiaj-socialaj krizoj, politika radikalismo kaj kvazaŭx interna milito tamen menciindas ankaŭ kulturaj kulminoj kaj urboplanadaj evoluegoj en Erfurto. Estante liberulo li provis interkonsentigi la diversajn grupojn, kio ne ĉiam sukcesis. En la 1933 li estis forpelita de publikaj funkcioj fare de la nazioj.

Kariero politika[redakti | redakti fonton]

Bruno estiĝis en junio 1918 vicurbestro de la tiutempe ankoraŭ memstara urbo Neukölln. En la 11.10.1919 la erfurta urba asembleo elektis la juriston kaj politikscienculon ĉiuvoĉe ĉefurbestro. Mann transprenis tiun oficon en ege maltrankvila epoko. Ekde la Novembra Revolucio en 1918 la urbo estis ŝanceligita per strikoj kaj aliaj tremetoj politikaj. La Puĉo de Kapp en printempo 1920 estis la kulmino de interna militeto inter la grandparte maldekstra laboristaro kaj la civitanaj defendtaĉmentoj, la polico kaj la armeo aliaflanke. Ok mortintoj kaj pluro da vunditoj priplorendis. La strebo de Mann kaj aliaj anoj de malekstremismaj partioj en la urba konsilantaro malakrigi la tensiojn fiaskis.

Ne antaŭ 1924 la situacio retrankviliĝis kune kun relativa ekonomia floreto dum la t.n. Oraj 1920-aj jaroj (Goldene Zwanziger). La urbo realigis komunumajn grandprojektojn kiel la naĝejon Nordbad ĉe la Norda parko (1925) kaj la Steigerwald-stadionon (1929). La Urba muzeo estiĝis centro de moderna arto. En 1929 oni eĉ havis la grandan gajnon reiĝi universitata urbo danke al la malfermo de Pedagogia altlernejo. Skribis en la 1-12.1929 la ĵurnalo Mitteldeutsche Zeitung pozitive pri Bruno Mann: "La civitanaro ŝuldas al li ke Erfurto malgraŭ la postmilitaj kaj inflaciaj malfacilaĵoj ekfloris tiom kiom nur malmultaj aliaj germanaj urboj ankaŭ."

Sed je la fino de 1929 la Granda depresio des pli brutale senteblis ankaŭ en Erfurto. Multaj entreprenoj devis fermi aŭ maldungi homojn. La publika vivo grandparte lamis, ankaŭ la Pedagogia altlernejo jam en 1932 refermitis. En la somero de 1932 pli ol triono de la erfurtanoj estis senlaboraj. Antaŭ tia fono eĉ la sperta poltikisto Mann devis rezigni; la urbo ne plu kapablis fari kontentigan buĝeton. La malbona etoso kaj la reapero de surstrataj kaj engastejaj bataletoj faris la nacisocialismajn konceptojn allogaj por granda parto ankaŭ de la burĝoj. Dum la elekto por la Reichstag en julio 1932 la nazioj gajnis 42,2 % de la voĉoj kaj iĝis la multege plej potenca frakcio. Sekve la potencakiro de Adolf Hitler je la fino de januaro 1933 bonvenigitis de ne malmultaj.

Bruno Mann lasis sin iomete ravigi per tiu nova tempo kvankam li ĉiam restis skeptika antaŭ la NS-ideologio. En la 31.3.1933 li parolis antaŭ la konsilio urba ke li volus "malfermi solene la pordojn al la nova spirito ankaŭ en la urba administrado kaj en la urbodomo". En la 18.6.1933 la nova "naciema" spirito fakte venis urbodomen. Post amasa manifestacio antaŭ miloj da entuziasmiĝintaj erfurtanoj Hitler enskribis sin en la Oran libron de la urbo. Tiam Mann jam ne estis urbestro ĉar la nazioj estis retirigintaj lin kaj anstataŭigis lin per la nazio Theodor Pichler.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Steffen Raßloff: Bürgerkrieg und Goldene Zwanziger. Erfurt in der Weimarer Republik. Sutton Verlag, Erfurt 2008, ISBN 978-3-86680-338-1.
  • Steffen Raßloff: Die Oberbürgermeister der Stadt Erfurt seit 1872. In: Stadt und Geschichte. Zeitschrift für Erfurt. Bd. 35 (2007), S. 25–27.
  • Friedrich Henning: Bruno Mann. Oberbürgermeister der Stadt Erfurt von 1919 bis 1933. In: Erfurter Heimatbrief. Nr. 8, 5. Juni 1964, S. 53 f.
  • Bezirksamt Neukölln (Hrsg.): Rathaus Rixdorf – Rathaus Neukölln: Aus Anlass des 100-jährigen Jubiläums. Berlin 2008, ISBN 978-3-00-026396-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pri la politikisto sur erfurt-web.de.