Bruno Migliorini

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bruno MIGLIORINI [miljorini] (naskiĝis la 19-an de novembro 1896 en Rovigo; mortis la 18-an de junio 1975 en Florenco) estis itala esperantisto, konata itala lingvisto kaj eminenta figuro en la Esperanto-movado.

Li estis doktoro, lektoro, poste privata docento kaj komisiita profesoro pri itala lingvo en Roma Universitato. De 1930 ĝis 1933 li estis ĉefredaktoro de Enciclopedia Italiana, granda itala enciklopedio. De 1933 ĝis 1938 li estis profesoro en la universitato de Friburgo, de 1938 ĝis 1966 en la universitato de Florenco. De 1949 ĝis 1963 li estis prezidanto de Accademia della Crusca, akademio pri la itala lingvo.

Li fariĝis esperantisto en 1912. Samjare li fondis grupon en Rovigo. En 1914 li fondis Esperantan grupon "L.L.Zamenhof" en Venecio. Kaj en 1921 lanĉis grupon en Romo. Li verkis gramatikon por italoj (du eldonoj) kaj internacian Esperantan legolibron (kunlabore kun sia frato Elio Migliorini). Li prelegis en Someraj Universitatoj de Oksfordo en la kadro de la 22-a UK 1930 kaj en 24-a UK 1932 en Parizo. En 1921 aperis lia libro Anekdotoj pri Dante, reeldonita en 1956. En pluraj periodaĵoj aperis liaj artikoloj pri ĝenerala lingvistiko, pri Esperanto-vortoj kaj kontraŭ aliaj planlingvaj projektoj. En 1955 prof. Migliorini estis membro de la Honora Komitato de la 40-a UK en Bologna. Ĝis sia morto prof. Migliorini estis membro de la redakta komitato de La Monda Lingvo-Problemo, ekde ties unua numero.

Verkoj

  • Anekdotoj pri Dante (1956)
  • L' Esperanto e i suoi elementi (1926)
  • Esperanta legolibro (1925)
  • Esperanto e Interlingua (1924)
  • Kontribuaĵoj al Esperanta etimologio (1930)
  • Lingvaj aspektoj de Esperanto (1924-1963)
  • Manuale di Esperanto (1925)

Tradukoj