Bruno Schulz
El Vikipedio
| Bruno Schulz | |
|---|---|
| pola verkisto | |
| Naskiĝo | 12-an de julio 1892 Drohobycz, Ukraino |
| Morto | 19-an de novembro 1942 Drohobycz, Ukraino |
| Vidu ankaŭ biografian portalon | |
Bruno Schulz (naskiĝis la 12-an de julio 1892 en Drohobycz, Ukraino; mortis la 19-an de novembro 1942 en Drohobycz, Ukraino) estis pola verkisto, desegnisto kaj literaturkritikisto.
[redaktu] Biografio
Bruno Schulz naskiĝis en 1892 en la galica Drohobycz. Li estis la tria infano de Jakub kaj Henrietta Schulz. La juddevena familio orientiĝis laŭ pola kulturo. Bruno parolis hejme la polan lingvon, sed pro sia patrino li ankaŭ frue eklernis la germanan.
Inter 1902 kaj 1910 li vizitis la liceon de Drobobycz kaj poste ekstudis arkitekturon en la universitato de Lvivo. Sed en 1911 li decidis fariĝi verkisto kaj en 1913 revenis hejmen pro patra malsanego. De 1914 ĝis 1915 li studis belarton en Vieno.
Inter 1924 kaj 1941, Bruno Schulz laboris kiel licea desegninstruisto, sed tiu laboro tute ne plaĉis al li.
En 1933 li publikigis sian unuan verkon publie Sklepy cynamonowe (La cinamobutikoj). En 1936, li publikigis Sanatorium pod klepsydrą.

