Bruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Teknike ricevas la nomon bruo ĉiuj signaloj kiuj malpermesas aŭ malfaciligas la komunikadon, sed plej ofte rilate je la sono. Ĝenerale bruo signifas aron da konfuzaj sonoj; figure bruo estas sensacia famo.

Tipoj da bruo

Vida

Oni povus konsideri bruo ĉion kio ne faciligas vidi korekte la mesaĝon. Ekz. fortaj lumoj, inkaj makuloj, la interferoj sub la ĉefa televidkanalo ...

Sona

Ĝi estas la ĉefa klaso de bruo por la nesciencistoj, kaj ofte oni nomigas 'bruo' la sonojn kiuj ne estas dezirataj aŭ agrablaj. Tamen, povus esti bruo ankaŭ belega muziko se oni volas paroli kaj tiu tre laŭta muziko ne permesas ĝin.

Kolora bruo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kolora bruo.

Kvankam la sono obvie ne koloras kutime oni parolas pri koloraj bruoj. La plej kutimaj koloraj bruoj estas jenaj:

Elektronikaj

Kiam en elektronika sistemo aperas bruo. Dependante ĉu la sistemo estas sona aŭ vida, tia estos la fina bruo.

Eksperimenta

En sciencaj eksperimentoj oni povas diri, ke aĵoj kiuj kaŝas, kovras, aŭ ŝanĝas la veran datumon estas bruo.

Je radiokontaktoj

Oni diferencas du specojn:

  • intermikso kun aliaj radiosignaloj. Q-kodo por tio estas QRM. Esperanto-radioamatoroj diras voĉe intermikso
  • bruo de aliaj fontoj, ekzemple de fulmoj. Q-kodo por tio estas QRN. Esperanto-radioamatoroj diras voĉe bruo

Fontoj