Bruselo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bruselo
france: Bruxelles, nederlande: Brussel, germane: Brüssel, angle: Brussels
urbo
Grand-Place.jpg
Placo Grand-Place / Grote Markt
Flag Belgium brussels.svg
Flago
Belgium brussels iris.svg
Blazono
Deveno de nomo: broekzele, loko en la marĉo
Ŝtato Flago de Belgio  Belgio
Regiono Brusela Ĉefurba Regiono
Komunumoj Franca Komunumo, Flandra Komunumo
Distrikto Bruselo - ĉefurbo
Konataj lokoj
Situo Bruselo
 - alteco 13 m s. m.
 - koordinatoj 50°50′00″N 04°21′00″E  /  50.833333°N, 4.35°O / 50.833333; 4.35 (Bruselo)
Areo 32,61 km² (3 261 ha)
Loĝantaro 157 673 (01.01.2010)
Denseco 4 835,11 loĝ./km²
Fondo 580
Estro Q2118869
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 1000, 1020, 1030, 1040, 1050
Telefona antaŭkodo 02
ISO 3166-2:BE BE-BRU
Situo enkadre de Belgio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Belgio
Situo enkadre de Eŭropo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Eŭropo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bruxelles – Brussel
Retpaĝo: www.brucity.be
Manneken Pis

Bruselo (france: Bruxelles, nederlande: Brussel, germane: Brüssel) estas la ĉefurbo de Belgio. La Regiono de Bruselo estas dulingva kun plimulto da francparolantoj (85–90%). Bruselo enhavas sidejon de NATO kaj de multaj institucioj de Eŭropa Unio.

Bruselo kiel belga kaj eŭropa centro[redakti | redakti fonton]

Bruselo apartenas al la Brusela Ĉefurba Regiono. Pro la internacieco de la multaj internaciaj institucioj kaj la granda nombro de eksterlandanoj, apenaŭ plu troveblas veraj bruselanoj. Tiuj ĉi eĉ ekhavis propran nomon, Ketje en la brusela lingvo. La origine parolata lingvo estas brabanta dialekto de la nederlanda lingvo. Ĝi lingve sin karakterizas i.a. je la multaj fremdvortoj de la franca lingvo. Ankaŭ ekzistas brusela varianto de la franca lingvo parolata en Bruselo. En ĝi troveblas pluraj fremdvortoj de la nederlanda lingvo kaj certa influo je la prononco.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo Bruselo devenas de Broekzele, terpeco en la marĉo. La urbo ekestis ĉirkaŭ kelta fortikaĵo (latine: castrum) ĉe la rivero Seno en la 10a jarcento. La distrikto Brabanto konsistis el kvar graflandoj, de kiuj la graflando Bruselo situis plej oriente (probable limigita ĝis la regiono inter la riveroj Seno kaj Dejlo. Jam antaŭ la fino de la jaro 1000 la graflando Bruselo ekapartenis al la grafo de Loveno.

La grafoj de Loveno kaj Bruselo ĉirkaŭ 1085/1086 ankaŭ ekestis landgrafoj de Brabanto. En 1229 Bruselo ekhavis urbajn rajtojn de Henriko I de Brabanto. La urbo ekhavis aŭtonomion kaj la industrio kaj komerco de drapo iĝis gravaj. La urbo Bruselo sub la aŭstria regado ankoraŭ pligraviĝis kaj povis plifortigi sian funkcion kiel ĉefurbo sub la franca kaj nederlanda reĝimoj.

Inter la jaroj 1357 kaj 1379 novaj remparoj estis konstruitaj ĉirkaŭ la urbo, ĉar la unuaj ekestis tro malgrandaj. tiu ĉi remparo koincidis kun tio kio nun nomiĝas la kvinangulon. En la 15a jarcento Bruselo floris sub regado de la dukoj de Burgonjo kaj la Habsburganoj.

En 1695 Bruselo estis atakita de la franca reĝo Ludoviko la 14-a. Pli ol 400 domoj, inter kiuj ĉiuj konstruaĵoj de la Granda Placo krom la urbodomo, estis detruitaj. En la jaroj poste la konstruaĵoj ĉirkaŭ la Granda Placo estis rekonstruitaj. Hodiaŭ tiuj ĉi domoj estas admireblaj en la belega stilo de tiu periodo.

Belga ĉefurbo[redakti | redakti fonton]

En 1830 okazis la Belga Revolucio en Bruselo post la prezentado de la teatraĵo La mutulino de Portici (france La muette de Portici, nederlande de stomme van Portici) en la Reĝa Monteatro. Je la 21a de julio Leopoldo I de Belgio ekregis kiel unua reĝo de la belgoj. Li forigis la urbajn remparojn kaj rekonstruigis multajn konstruaĵojn.

La nova belga ŝtato konsiderinde plirapidigis la plukonstruadon en Bruselo. En 1830 Bruselo estis Brabanta nederlandlingva urbo. Post la sendependeco estis grava enmigrado de francoj (revolucianoj kaj aliaj) kaj de valonaj oficistoj vokitaj de la juna belga registaro por iri en la nacian administradon. Tiu registaro estis subtenata de la alta burĝaro kaj la nobelaro. Nur ili havis voĉdonrajton. Ili deziris ellabori la naciajn instituciojn nur en ilia propra lingvo. Tiel la nederlanda lingvo estis forpelita de ĉiuj urbaj instancoj kaj de la registaro. Tiu ĉi lingva diskriminacio koincidis do kun la socia kaj politika diskriminacio de la ordinara popolo (kaj de la malpli alta burĝaro). Unika fenomeno estas rilate al tio la ekesto de tipa brusela parollingvo, varianto de la flandra lingvo, sed kun forta influo de la franca.

En la deknaŭa jarcento ankaŭ Bruselo konis fortan industrian evoluon. Sub la regado de Leopoldo I pluraj prestiĝaj konstruaĵoj estis konstruitaj por la ĉefurbaj instancoj. Ankaŭ kelkaj hodiaŭaj parkoj, grandaj avenuoj kaj tutaj kvartaloj estis konstruitaj.

Pro la forta premo de la registaro kaj la enmigrado de franclingvanoj, ankaŭ la enloĝantoj de Bruselo pli kaj pli franciĝis. Malgraŭ ĉio tamen la franca lingvo nur ekde la mezo de la dudeka jarcento estas la nombre plej parolata lingvo. Kune kun tiu ĉi evoluo ankaŭ la ĉefurba regiono kreskis. Ĉirkaŭ la 19a jarcento ĝi nur konsistis el ses komunumoj ĉirkaŭ la ĉefurbo. Proporcie al la urbigo kaj francigo, ankaŭ la ĉirkaŭataj komunumoj estis aligitaj. Tio ĉi oni faris okaze de la ĉiudekjara lingvonombrado. Kiam la nombro de franclingvanoj kaj dulingvanoj atingis certan limon, la koncernata komunumo estis aligita al la ĉefurba regiono.

Turismaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Konataj bruselanoj[redakti | redakti fonton]

Bruselo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 1907 en Bruselo ekestis la Esperantista Brusela Grupo. Ĝi daŭre ekzistas.

Antaŭ la Dua Mondmilito estis en la urbo Mondpalaco kun Esperanto-sekcio. Tie okazis la 4-a SAT-kongreso 14-18 aŭgusto de 1924; ĉirkaŭ 90 partoprenantoj el 14 landoj. En 1960 la urbo gastigis la Universalan Kongreson de Esperanto.

Hodiaŭ estas 6 gastigantoj de Pasporta Servo tie.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]