Brusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brusio
Blazono de Brusio
Brusio
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Bernino
Komunumaro Brusio
Koordinatoj  46° 15′ 32″ N 10° 7′ 29″ O / 46.25889 °N, 10.12472 °O / 46.25889; 10.12472 (mapo)Koordinatoj: 46° 15′ 32″ N 10° 7′ 29″ O / 46.25889 °N, 10.12472 °O / 46.25889; 10.12472 (mapo)
Nombro de loĝantoj ??
Areo 46,29 km²
Alteco 780 m super marnivelo
Poŝtkodo 7743 Brusio
7744 Campocologno
7747 Viano
7748 Campascio
Komunumkodo 3551
Mapo de Brusio

Pri la komunumo

Brusio (en la germana lingvo Brüs, en la romanĉa lingvo Brüsch kaj en la itala lingvo Brusio) estas komunumo de la komunumaro Brusio kaj la distrikto Bernino en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 146 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Brusio situas en sudo de la Valo de Poschiavo, tra kiu fluas la rivereto Poschiavino. Krom la ĉefloko Brusio en la komunumaro situas en la valfundo la vilaĝoj Campocologno, Zalende, Campascio, Piazzo kaj Miralago kaj alte super la valo ankaŭ Viano kaj Cavajone.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Brusio limas en nordo al Poschiavo, en nordoriento Grosotto (Italio), en oriento Vervio (Italio), en sudoriento Tirano (Italio), en sudo Villa di Tirano (Italio), en sudokicdento Bianzone (Italio), en okcidento Teglio (Italio), kaj en nordokcidento Chiuro (Italio).

Trafiko

Tra Brusio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 29 kiu kondukas trans Berninopasejo kaj la Berninolinio de Retia Fervojo.

Lingvoj

La ĉefa lingvo en Brusio estas lombarda dialekto de la itala. Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 92,43% de la loĝantaro parolis la italan, 5,32% la germanan kaj 0,67% la romanĉan.

Historio

La unua dokumenta mencio de Brusio datiĝas el la jaro 1106 kiel Bruse. Ĝis 1851 Brusio estis parto de la tribunalkomunumo Poschiavo. Surbaze de la nova administracia ordo de Kantono Grizono de 1851 Brusio disiĝis de Poschiavo kaj fariĝis aparta komunumo kaj komunumaro. En la jaro 1863 la flanka valo Saiento kun la vilaĝeto Cavajone aliĝis al Brusio. [1]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Fernando Iseppi: Brusio en Historia Leksikono de Svislando (2004-09-01)

Eksteraj ligiloj