Brusio (komunumaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunumaro Brusio
Blazono de la komunumaro Brusio
Brusio
Mapo de la komunumaro Brusio
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Bernino
Ĉefloko Brusio
Koordinatoj  46° 15′ N 10° 7′ O / 46.250 °N, 10.117 °O / 46.250; 10.117 (mapo)Koordinatoj: 46° 15′ N 10° 7′ O / 46.250 °N, 10.117 °O / 46.250; 10.117 (mapo)
Nombro de loĝantoj {{{loĝantoj}}}
Areo 46,29 km²
Loĝantardenseco 25 loĝantoj/km²
vdr


La komunuaro Brusio estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Bernino. Ĝi havis 1146 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Brusio.

Geografio

La teritorio de la komunumaro Brusio kongruas kun tiu de ĝis ununura samnoma komunumo. Brusio formas la suban parton de la valo de Poschiavo, tra kiu fluas la rivereto Poschiavino. Krom la ĉefloko Brusio en la komunumaro situas en la valfundo la vilaĝoj Campocologno, Zalende, Campascio, Piazzo kaj Miralago kaj alte super la valo ankaŭ Viano kaj Cavajone.

Trafiko

Tra la komunumaro pasas la kantona ĉefvojo n-ro 29 kiu kondukas trans Berninopasejo kaj la Berninolinio de Retia Fervojo.

Lingvoj

La ĉefa lingvo en Brusio estas lombarda dialekto de la itala. Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 92,43% de la loĝantaro parolis la italan, 5,32% la germanan kaj 0,67% la romanĉan.

Komunumoj de la komunumaro Brusio

La komunumaro Brusio konsistas (stato en 2011) el unu sola komunumo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Brusio Brusio 1146 46.29 3551
Totale 1 1146 46,29

Historio

La komunumaro Brusio estis kreita surbaze de la nova adiministracia ordo de Kantono Grizono de la jaro 1851. Ĝis tiam Brusio formis parton de la tribunalkomunumo Poschiavo kaj dividis ties historion. [1]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj