Brusto
El Vikipedio
| Brusto | |
|---|---|
| Virina brusto kun mamoj | |
| Tri bazaj korpopartoj de insekto, meze blue brusto | |
Brusto (latine Pectus [PEKtus]) ĉe homoj kaj vertebraj bestoj la supra aŭ antaŭa parto de la trunko. Brusto estas la korpoparto kie sidas la mamoj kaj en kiu sidas la pulmoj.
[redakti] Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri brusto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
|
« Dorloti serpenton sur sia brusto. »
|
|
« Gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto. »
|
|
« Vivi kiel ĉe la brusto de Dio. »
|
