Buĉisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buĉisto Tacuinum sanitatis Casanatensis (14-a jarcento)
Du laborantaj buĉistoj.
Dosiero:270px-Whole Top.jpg
Viandopeco

Buĉisto estas iu, kiu preparas variajn viandojn kaj aliajn rilatitajn varojn por vendi. La etimologia origino de la vorto devenas el la merkata agado de la persono kiu vendis viandon de bouc [buk] (en la franca, kapro) kaj de tie boucher [buŜER] kaj de tie buĉisto.

Funkciado

Multaj buĉistoj vendas siajn varojn ĉe fakvendejoj, kvankam en la okcidenta mondo, ĉefe en grandaj urboj, nuntempe la plejparto da viando oni vendas en superbazaro.

Buĉisto estas profesiulo kiu preparas kaj vendas viandaĵojn. Plej ofte la buĉisto aĉetas la viandon en la buĉejoj aŭ ĉe la gregovendistoj, ĉu kun la besto ankoraŭ viva ĉu jam mortinta. La buĉisto distranĉas ĝin, senostigas ĝin kaj dediĉas sin al la vendo en sia viandovendejo. Plej ofte, la buĉisto vendas nur viandon de bovo, de bovido ĉefe, de porko kaj de ŝafo, kaj pri birdoj ĉefe de koko. En islamaj landoj kaj en islamaj viandovendejoj de grandaj okcidentaj urboj, kompreneble oni ne vendas viandon de porko.

Tradicie estis tri tipoj de buĉistoj aŭ viandovendistoj. Duaranga buĉisto deprenis la facilajn partojn, ne propre nomitaj viando, tio estas internaĵoj, koro, renoj, hepato, cerbo, intestoj, ktp. Tiu estis la plej rapide vendenda viandaĵo, ĉefe kiam ne ekzistis elektraj aparatoj por konservi viandaĵojn. Krome estis plej ofte ankaŭ plej malmultekosta viandaĵo. Unuanranga buĉisto senostigis kaj dispecis la veran viandon por facila vendado al aĉetonto, kiu povas mendi eĉ nur malgrandajn pecojn; tiaj buĉistoj bezonis la plej specifajn tranĉilojn. Tria kaj kroma tipo de buĉisto specialiĝas en preparado de kolbasoj, muelita viando, ktp. Ĉar tio similas al kuirado, tre ofte virinoj okupiĝis pri tiu tria fako, dum la transporto foje de la entera mortinta besto (kutime jam senhaŭtigita) aŭ de la grandaj pecoj, krom la fortranĉo de ostoj kaj de la viando estis tasko plej ofte farata de viroj. Kroma tasko en viandovendejoj povas esti la preparado kaj spicado de viando kun la celo faciligi la aĉetadon de la viando, ĉar la aĉetonto pli rapide kaj facile kuiros ĝin. Tiamaniere krome la viando konserviĝos plue senprobleme.

Ilaro

Buĉistoj bezonas ne nur normalajn tranĉilojn, sed ankaŭ specifajn buĉotranĉilojn, ĉu pli grandaj, ĉu pli pezaj por rompi ostojn, ĉu pli akrigitajn, ĉu plej longajn. El profesia vidpunkto estas tro danĝera ne vesti sekurigajn antaŭtukon (farita el ledo aŭ pli bone el metala maŝkuto aŭ eĉ Kevlar) kaj ganton (el metala maŝkuto aŭ Kevlar). La plej kutima ilaro konsistas el tranĉilingojn, paro de senostigaj tranĉiloj kaj porvianda hokilo. Specifaj tipoj de buĉistaj taskoj postulas specifajn tranĉilojn, segilojnmartelojn.

En la historio

Tradicie estis specifaj buĉistoj aŭ viandovendistoj kaj viandovendejoj por la viando de porko aŭ por la viando de ĉevalo, tradicia tiu ĉi laste menciita en kelkaj regionoj kaj netradicia en aliaj. Lastatempe tiu dispartigo de funkcioj kaj respondecoj forgesiĝas kaj malaperas.

Ekde la komenco de tiu profesio la buĉistoj estis tre influaj komercistoj. En la Mezepoko, la prasindikato de buĉistoj de Parizo estis tre riĉa kaj pova. La fiksado de la prezo de viandaĵoj kaj la regularo pri vendo de viando estis registara okupo, tre polemika kutime, kaj tiuj regularoj aperas en la plej antikvaj urbaj aŭ konsilantaraj regularoj.

Historiaĵoj

La praulo de la reĝoj kapetidoj (Burbonoj) Robert le Fort, kies origino estas sufiĉe mistera, estus la filo de buĉisto… (referenco : Jean Duché, Histoire de France racontée à Juliette, p 112)

Oni diras, ke la reĝino Viktorino ordonis al sia buĉisto ne multe mueltranĉi la viandon por fari kolbason kun sufiĉa teksturo.

Metafora uzado

En diversaj periodoj kaj kulturoj, la termino "buĉisto" aplikiĝis al homoj kiuj agis krudele al aliaj homoj aŭ eĉ mortigis ilin. Ekzemple, Pompejo -elstara gravulo, generalo kaj politikisto el Romio de la 1-a jarcento a.K.- ricevis la Latinan kromnomon de adulescentulus carnifex, tradukebla kiel "La buĉista junulo" aŭ "La Buĉojunulo", pro la senhoma traktado de politikaj malamikoj en la frua parto de sia kariero.

En la ĉapitro 25 de la Biblia 1-a libro de la Reĝoj oni rakontas kelkajn malhomaĵojn faritajn en Jerusalemo post ties konkero faritaj de Babilonanoj, sub estrado de altoficiro babilonia nomita Nebuzaradan. Oni donis al li la titolon de "Rav Tabahim" (רב טבחים) kiu laŭlitere tradukeblus kiel "Majstro Buĉisto" aŭ "Majstro Kuiristo," sed ĝi estas ofte tradukita kiel (pro la realaj agoj atribuitaj al li) kiel " Ekzekutestro" (referenco [1]). En moderna Hebrea lingvo, la termino estas rezervita por la farantoj de specifaj teruregaj masakroj.

Dum la bedaŭrinde multnombraj diktaturoj de la 20-a jarcento oni uzis tiun terminon por la respondeculoj de la masakroj, plej ofte generaloj kaj militistoj, ekzemple en Hispanio kaj Latinameriko per la hispana vorto “carnicero”. Je la morto de Franco ricevis la povon lia sekvanto la faŝisma politikisto Arias Navarro kiu estis ricevinta la nomon de “Carnicerito de Úbeda” laŭstilo de nomoj de taŭristoj, sed aludante lian respondecon pri mortigoj post la Enlanda Milito en lia urbeto.

La termino "buĉisto" estis aplikita ankaŭ al italaj futbalaj defendantoj kiel Marco Materazzi, Claudio Gentile kaj multaj aliaj, pro ties bruskaj ludaĵoj, kiel perforta “akompanado” de kontraŭatakanto aŭ kubutfrapado.

Vidu ankaŭ