Bucerdea Grânoasă

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bucerdea Grânoasă [buĉerdja grınŭasə] (hungare: Buzásbocsárd, germane: Botschard) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Alba Iulia. En 1910 ĝi havis 1 828 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 2 298 (30% hungaroj). Ĝia unua mencio estas en 1303. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Alsó-Fehér vármegye). Administre ĝi apartenas al Crăciunelu de Jos.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.