Horrenbach-Buchen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Buchen BE)
Horrenbach-Buchen
Blazono de Horrenbach-Buchen
Blazono de Horrenbach-Buchen
Blazono de Horrenbach-Buchen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Thun
Koordinatoj  46° 46′ 48″ N 7° 45′ 36″ O / 46.78000 °N, 7.76000 °O / 46.78000; 7.76000 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 48″ N 7° 45′ 36″ O / 46.78000 °N, 7.76000 °O / 46.78000; 7.76000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 256
Areo 20,44 km²
Alteco 1000 m super marnivelo
Poŝtkodo 3623
Komunumkodo 0932
Mapo de Horrenbach-Buchen
Mapo de Horrenbach-Buchen
Mapo de Horrenbach-Buchen
vdr


Horrenbach-Buchen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 256 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Horrenbach-Buchen situas en montara regiono de la Svisaj Antaŭalpoj en Berna Oberlando proksimume 15 kilometrojn orientnordoriente de la urbo Thun. La komunumo konistas el du apartaj teritorioj, nome Buchen en okcidento kaj Horrenbach en oriento. Al la orienta teritorio krom Horrenbach apartenas ankaŭ pluraj izolitaj bienoj kaj biengrupoj. En oriento al komunuma tereno leviĝas ĝis al monto Sichel, kiu kun alteco de 1952 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 20,44 km², de kiuj 39,4% estas kovritaj de arbaro, 50,0% servas por agrikulturo kaj 1,3% por setlado. [2]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En la loko Innereriz troviĝas la ununura restoracio de la komunumo kaj ankaŭ la skilifto, kiu permesas modestan turismon. Krom tio la ĉefa enspezofonto de Horrenbach-Buchen estas la agrikulturo kaj precipe la bovobredado kaj laktoproduktado. Ankaŭ ekzistas lingoperlabora entrepreno en la komunumo. Vendejo en la komunumo jam de longe ne plu ekzistas. En Horrenbach troviĝas lernejo, kies supra etaĝo de la komunumanoj estis en la lastaj jaroj grandigita kaj nun servas kiel komunuma centro, kie okazas ankaŭ la komunuma asembleo kaj troviĝas la komunuma administracio.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La orienta parto Buchen lima en nordo al Unterlangenegg, en nordoriento al Oberlangenegg, en oriento en unu punkto al Eriz, en sudo al Teuffenthal, kaj en okcidento al Homberg.

La okcidenta parto Horrenbach limas en nordo kaj oriento al Eriz, en sudoriento al Beatenberg, en sudo al Sigriswil, kaj en okcidento al Teuffenthal.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Horrenbach-Buchen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per la vojo n-ro 1140 de Steffisburg. La lasta parto de la vojo al Horrenbach fakte estas tre mallarĝa kaj la veturado sur ĝi precipe dumvintre preskaŭ aventura. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 13 kilometrojn okcidente norde de Thun en Heimberg. Per la buslinio 33 de la trafikentrepreno Thun kaj Interlaken de Thun al Teuffenthal la komunumaprto Buchen estas konektita al la publika transportreto. La komunuma parto Horrenbach ne disponas pri publika trafikilo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum mezepoko la teritorio de Horrenbach-Buchen apartenis al la kiburga Senjorujo Heimberg, kiu en la jaro 1384 fariĝis havaĵo de la urbo Berno kaj estis atribuita al la libera tribunalo de Steffisburg. Ĝis 1693 Horrenbach-Buchen apartenis al la paroĥo Steffisburg, tiam ĝi estis atribuita al la paroĥo Schwarzegg. Proksimume en la jaro 1712 Horrenbach-Buchen konstituiĝis kiel komunumo. En la jaro 1928 en Buchen estis konstruita propra preĝejo kaj en la jaro 1935 Buchen fariĝis aparta paroĥo.[3]

Blazono[redakti | redakti fonton]

La blazono de Horrenbach-Buchen montra blankan riveron en kiu naĝas tri fagofolioj sur ruĝa ŝildo. Kun du sespintaj steloj supre dekstre kaj malsupre maldekstre de la rivero kiu fluas de maldekstre supre diagonale dekstren malsupren. La rivero simbolas la rojon Horrenbach, la fagofolioj estas simbolo por Buchen (Buchen en la germana lingvo signifas fagoj) La du steloj simbolas la du vilaĝojn, el kiuj konsistas la komunumo.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]