Buchlovice (kastelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
  • Koordinatoj:49°05'N; 17°20'E Mapo
Buchlovice-zamek.jpg

Buchlovice estas kastelo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la samnoma urbeto en suda Moravio, regiono Zlín, 11km for de Uherské Hradiště. La tuta baroka komplekso konsistas el du kastelaj konstruaĵoj kaj 18-hektara parko. Pro sia arta valoro ĝi havas statuton de nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Buchlovice schloss1.jpg

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de la kastelo ligiĝas al historio de nemalproksima burgo Buchlov – kiu en la 17a jarcento iĝis por nobelaro nekomforta, kio igis tiaman posedanton Jan Dětřich el Petřvald fondi novan kastelon. La kastelo estas konstruita en stilo de itala baroko laŭ la projekto de Domenico Martinelli kaj temas pri unu el plej belaj tiutipaj kompleksoj en tuta Ĉeĥio. Nobela familio Petřvald estis en la jaro 1800 anstataŭita per familio Berchtold, kiu vivis tie ĝis 1945, kiam la kastelo estis ŝtatigita.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la kastelo videblas 18 historie ekipitaj ĉambroj kaj salonoj kun riĉa dekora ornamo kaj valora meblaro en stiloj de baroko, rokoko kaj nova baroko, muzika salonego kaj multaj kuriozaĵoj. En la ĉirkaŭaj ĝardenoj eblas viziti ekspozicion pri fuksioj, ĉasbirdan bredstacion kaj kelan vinotekon kun tradiciaj moraviaj vinoj.

Krome okazas portempaj ekspozicioj, komence de julio estas en la kastelo organizata teatra festivalo (pri aktualaj informoj vidu oficialan retpaĝon).

Zamek Buchlovice - park.JPG

Praktikaj informoj[redakti | redakti fonton]

  • La kastelo estas publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro, en aliaj monatoj laŭ interkonsento.
  • La trarigardo (nur kun ĉiĉerono) daŭras proks. 50 minutojn.
  • Pagita parkejo troviĝas 100m de la kastelo. La kastelo alireblas ankaŭ por rulseĝuloj.
  • La parko estas malfermita tutjare.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]