Buchrain LU

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Buchrain
Buchrain
Blazono de Buchrain
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Lucerno
Koordinatoj  47° 5′ 44″ N 8° 20′ 51″ O / 47.09556 °N, 8.34750 °O / 47.09556; 8.34750 (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ 44″ N 8° 20′ 51″ O / 47.09556 °N, 8.34750 °O / 47.09556; 8.34750 (mapo)
Areo 4,80 km²
Alteco 458 m super marnivelo
Poŝtkodo 6033
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Buchrain
vdr

Buchrain (prononcu buĥrajn) estas komunumo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 5509 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Buchrain situas ce la bordo de la rivero Reuss kaj apartenas al la aglomeraĵo de la urbo Lucerno. Al la komunumo Buchrain apartenas krom la ĉefvilaĝo Buchrain mem la vilaĝo Perlen, kaj la setlejoj Altweg, Althof, Fahr, Fehr, Grossmatt, Hasenmatt, Haslirain, Kolben, Laubacher, Rütiweid, Leisibach, Oberperlen, Rain kaj Schachen.

Ĉe Perlen industria kanalo, konstruita en la jaro 1862, formas insulon sur la rivero, kie troviĝas multaj industrikonstruaĵoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,80 km², de 17,2% estas kovritaj de arbaro, 49,6% servas por agrikulturo kaj 27,4% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Buchrain limas en nordo al Eschenbach, en oriento al Root, en sudoriento al Dierikon, en sudo al Ebikon, en sudokcidento al Inwil kaj en okcidento al Emmen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Buchrain disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Zugo al Lucerno. Krome la komunumo estas konektita al la publika transportreto per la buslinio n-ro 22 de la loka busreto de la urbo Lucerno.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Zugo al Lucerno kaj la svisa aŭtovojo A14, al kiu la komunumo disponas en Schachen pri duona alveturejo al la direkto de Lucerno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Buchrain datiĝas el la jaro 1178 kiel Buorren.[2]

Dum mezepoko Buchrain estis administrobieno de la Monaĥejo Murbach en Alzaco. La monaĥejo devis vendi siajn bienojn en hodiaŭa Svislando en la jaro 1291 al la Habsburgoj. La civitanoj de Buchrain luktis en la Batalo de Sempach en la jaro 1386 flanke de la Lucernanoj, kaj post la venko en Sempach fariĝis kun la tuta voktejo Rothenburg lucerna.

Per la konstruo de la Reuss-Kanalo en la jaro 1862 en Buchrain komenciĝis la industria evoluo. Estiĝis lignoteksaĵo-fabriko kaj la paperfabriko en Perlen, kiu ankoraŭ hodiaŭ estas tre signifa.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]