Buchs SG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri komunumo en kantono Sankt-Galo. Por komunumo en kantono Argovio rigardu la paĝon Buchs AG. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Buchs.
Buchs SG
Blazono de Buchs
Blazono de Buchs
Buchs SG, vidita el direkto de Werdenberg
komunumo en Svislando • urbo en Svislando • limurbo
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Wil
Koordinatoj  47° 10′ 0″ N 9° 28′ 0″ O / 47.16667 °N, 9.46667 °O / 47.16667; 9.46667 (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 0″ N 9° 28′ 0″ O / 47.16667 °N, 9.46667 °O / 47.16667; 9.46667 (mapo)
Areo 15,95 km²
Alteco 448 m super marnivelo
Poŝtkodo 9470
Komunumkodo 3271
Mapo de Buchs
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Buchs SG estas urbo en la elektodistrikto Werdenberg, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 10546 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situas ĉe la bordo de la Alpa Rejno sude de la Rejnvalo kaj estas la ekonomia kaj politika centro de la regiono. Oriente Buchs limas al la Princlando Liĥtenŝtejno.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Buchs estas fervoja nodo inter la rejnvala trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sankt-Margreto al Koiro unuflanke kaj de la internacia trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj kaj Aŭstraj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Vieno. En Buchs troviĝas unu la plej gravaj limaj kaj doganaj stacioj inter Aŭstrio, Svislando kaj Liĥtenŝtejno.

Buchs situas sur ĉe la aŭtoŝoseo A13 de Sankt-Galo al Koiro kaj estas la elirpunkto de la Wildhaus-Pasejvojo al Togenburgo. La antaŭ 100 jaroj planita fervojlinio tra la Wildhaus-Pasejo pro la krizo inter la militoj neniam estis finkonstruita. La fervojlinio finiĝas aliflanke de la pasejo en Nesslaŭ. Tra la pasejo veturas poŝtaŭtobuso.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio de Buchs datiĝas kiel Pogio en la testamento de Episkopo Tello de Koiro el la jaro 765. Poste la loko nomiĝas Bucas, Bugu, Bougu, Puges kaj en 1484 fine . En la 9-a jarcento estis dokumente menciita la preĝejo St. Jörgen. En mezepoko la urbo apartenis al la Grafejo Werdenberg. De 1404 ĝis 1483 la kamparo de Werdenberg apartenis al la Grafoj de Montfort-Tettnang. En la jaro 1517 la regionon aĉetis Glaruso. La kamparvokto Jost Tschudi de Glaruso enkondukis en la jaro 1526 en Buchs la reformacion. Inter 1798 kaj 1803 dum la epoko de la Helveta Respubliko Buchs apartenis al la tiama Kantono Linth, ek de 1803 ĝi apartenis al la Kantono Sankt-Galo, kaj fariĝis ĉefurbo de la Distrikto Werdenberg, nun Elektodistrikto Werdenberg.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]