Buchschachen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Buchschachen [buĥŝaĥen], hungare Őribükkösd [Oribukoŝd] estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Markt Allhau.

Bazaj informoj

Situo

Oberwart troviĝas je 10 km-oj.

Historio

La unua mencio pri la loko devenis el 1263 en formo "Sah". Tiutempe fortikaĵo konstruiĝis en la neloĝata arbaro. La vilaĝo mem aperis unuafoje en 1532 en germana formo "Puechschachen", sed ĝuste en tiu jaro la turkoj detruis ĝin. En 1750 ciganoj alvenis. La lernejo ekfunkciis en 1822. Fine de la 19-a jarcento pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis novan hungarecan loknomon. En 1910 vivis en Őribükkösd 1010 homoj (aŭstroj en majoritato, ciganoj en minoritato). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Felsőőr, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. En 1945 la bataloj daŭris 3 monatojn. En 1971 Buchschachen aliĝis al Markt Allhau.

Vidindaĵoj

  • restaĵoj de iama fortikaĵo