Buck Rogers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afiŝo pri la serio Buck Rogers (1939)

Anthony Rogers estis fikcia persono, kiu origine aperis en du noveloj fare de Philip Francis Nowlan, nome Armageddon 2419 A.D. kaj The Airlords of Han, publikigitaj inter aŭgusto 1928 kaj marto 1929.

La persono estis renomita Buck Rogers kaj reinventita de John Flint Dille en bildstrio. Li unue aperis en gazeto la 7-an de januaro 1929.

La aventuroj de Buck Rogers en bildstrioj, filmoj, radio kaj televido ludis gravan rolon en la historio de usona populara kulturo.