Bucsuta

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bucsuta [buĉuta] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Letenye.

Bazaj informoj

Situo

Bucsuta situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ etfervojo el Csömödér. Letenye kaj Nagykanizsa troviĝas po 21, Nova 22, Zalakaros 26, Pacsa 27, Lenti 29 km-ojn.

Historio

La unua skriba mencio devenis pri la vilaĝo el 1289 laŭ tiama hungara ortografio "Bochyta". En 1576 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. En 1694 la alvenintoj komencis la novan eraon de la komunumo. En 1828 vivis en Bucsuta 469 homoj en 62 domoj, en 1949 664 homoj en 149 domoj. En 2001 vivis tie 272 homoj (escepte 3 ciganojn ĉiuj hungaroj). Vilaĝservoj estas vendejo, drinkejo.

Vidindaĵoj