Bud Shank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bud Shank

Clifford Everett „Bud“ Shank (naskiĝis la 27-an de majo 1926 en Dayton, Ohio; mortis la 2-an de aprilo 2009 en Tucson, Arizono) estis usona ĵazmuzikisto (aldo- kaj baritonsaksofono, fluto, aranĝado).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Shank lernis ekde la deka vivojaro klarnetludon kaj ekde la dekkvara saksofonludon. Post studo ĉe altlernejo en Norda Karolino li iris en 1947 al la usona okcidenta marbordo, kie li komence ludis ĝis 1948 tenorsaksofonon ĉe Charlie Barnet. Post tio li laboris inter 1950 kaj 1951 ĉe Stan Kenton, kie li surdiskigis fruan soloon per fluto. Post sia militservo li surdiskigis en 1953 kun la dekopo de Gerry Mulligan. De Shorty Rogers li lernis kompozicion. Inter 1953 kaj 1956 li estis daŭra membro de la ensemblo Lighthouse All Stars kaj kunverkis ties sonregistradojn kun Chet Baker resp. Miles Davis; post tio li direktis propran kvaropon. Li ankaŭ prezentis kun Shorty Rogers, Pete Rugolo, Teddy Charles kaj June Christy. Kun Bob Cooper li verkis ankaŭ aliajn diskojn, ekz. la konceptalbumon Flute and Oboe, kun Shelly ManneMaynard Ferguson. En 1957 la du blovistoj vojaĝis tra Eŭropo, kie ili muzikis kun Attila Zoller, Albert Mangelsdorff kaj Gary Peacock. Ekde meze de la 1960-aj jaroj li perlaboris kiel studiomuzikisto kaj filmmuzika komponisto, verkis ankaŭ albumojn kun brazila kaj fonmuzikon, ekz. kun Sergio Mendes, ludis la soloon sur „California Dreamin’“ de The Mamas and the Papas, tamen foje prezentis ĵazon. En 1974 li fondis kun Ray Brown, Jeff Hamilton kaj Laurindo Almeida la ensemblon LA4, kun kiu li prezentis dum pli ol jardeko; meze de la 1980-aj jaroj li vojaĝis tra Eŭropo kun Shorty Rogers, kun kiu li ankaŭ en 1991 revigis la bandon Lighthouse All Stars. Shank ankaŭ partoprenis muzikajn limotransirojn kaj muzikis jam en 1962 kun Ravi Shankar same kiel poste kun la japana Kotoludisto Kimio Eto. Lian multrimedan prezentadon „Lost Cathedral“ ankaŭ kunverkis Jay Clayton.

Kvankam Shank dum la 1950-aj jaroj en Eŭropo estis ege atentata kiel aldosaksofonisto, li tiam faris siajn supozeble plej gravajn kontribuojn per fluto. Lia frazigo, lia esprimpovo kaj elasta sono sur la instrumento estas rimarkindaj aparte je lia malpasia-ĵaza fazo. En 1986 li tamen rezignis ĉi tiun instrumenton. Dum kiam li en la 1950-aj jaroj sur saksofono estis idealtipa reprezentanto de eleganta sono de okcident-marborda ĵazo, lian sonon ekde la 1980-aj jaroj karakterizis pli malmildaj kaj pli plenaj tonoj.

Dum la lastaj jaroj li muzikis ankaŭ kun pli junaj muzikistoj kiel Lewis Nash aŭ Cyrus Chestnut. En 2005 li fondis la bandegon Bud Shank Big Band kaj en 2007 li publikigis kun pianisto Bill Mays la albumon Beyond the Red Door. Ankoraŭ la 1-an de aprilo 2009 li verkis en San Diego novan albumon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Joachim Ernst Berendt: Das Jazzbuch. Frankfurto ĉ.M. 1973
  • Wolf Kampmann: Reclams Jazzlexikon. Stutgarto 2003

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]