Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo
Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo fondiĝis la 2-an de marto 1969. Fine de la jaro 1968 aperis la alvoko de D-ro Imre Ferenczy en la hungara Kuracista Semajnrevuo pri la fondiĝa kunveno de la Medicina Sekcio de Hungara Esperanto-Asocio, kaj en marto de 1969 oni fondis la memstaran Budapeŝtan Medicinan Esperanto-Fakgrupon. S-ro Profesoro Kálmán Kalocsay fariĝis la honora prezidanto, D-rino Istvánné Gajzágó la prezidantino.
La ĉefa celo de Fakgrupo estis ĉiam la scienca, medicina aplikado de la Internacia Lingvo, ĉar la scienco nepre bezonas justan, neŭtralan, komunan lingvon certigantan veran, lingvan egalrajtecon por ĉiuj scienculoj.
La unuajn jarojn de si agado, la asocio dediĉis al la lingvolernado. Oni traripetis la tutan lernolibron de Julio Baghy. Iom post iom la membraro akiris la deziratan lingvan nivelon. Jam en la jaro 1969 aperis la unuaj artikoloj en la cirkulero Medicinistaj Novaĵoj, redaktitaj de D-ro Jozefo Hradil, en la tiama Ĉeĥoslovakio. En la jaro 1971 oni la unuan fojon organizis Esperanto-lingvokurson por kuracistoj kaj flegistinoj. Dum regula, oktobra kunveno 1972 fondiĝis la Hungara Sekcio de la Universala Medicina Esperanto-Asocio. D-ro Imre Ferenczy fariĝis afergvida prezidanto de la sekcio, kaj oni elektis D-ron István Hegyi, kiel lingvan konsilanton de la gvidantaro.
Ekde 1973 siaj popularsciencaj kaj sciencaj agadoj evoluis paralele. En novembro de tiu jaro oni aranĝis unuan „Sciencan vesperon” kun esperantlingvaj, sciencaj prelegoj. Dum la ceteraj kunvenoj D-rino Julianna Farkas – inter aliaj programeroj – laŭtlegadis detalojn el la „Lernolibro pri oftalmologio” de la japana Profesoro D-ro Seiiĉi Kato. La tekston oni tradukis hungaren kaj klarigis por la aŭskultantaro. Depost tiu tempo oni komune laŭtlegadis kaj tradukis hungaren dum ĉiu kunveno, sisteme la ĉapitrojn de la bonega, popularscienca verko de Alberto Fernández: „Senĝenaj Dialogoj”. Partoprenante la programojn la ĉeestantoj povis akiri interesajn konojn, kaj samtempe ni ĉiuj povis alproprigi abundan, sciencan vorttrezoron. Depost 1974 oni jam regule organizis solenajn, sciencajn prelegseriojn la unuan merkredon de ĉiu monato marto, por memorigi la membraron pri la datreveno de fondiĝo de la Fakgrupo.
La grupo partoprenis en la redaktado de la esperantlingva parto de plurlingva, „Sanitar-Ekonomia Vortaro” de la Organiza, Projekta kaj Informa Centro de la tiama, hungara Ministerio pri Sano. Dum ties redaktado oni ankoraŭ povis kunlabori kun Profesoro D-ro Kálmán Kalocsay.
Ekde 1975 oni regule kunlaboris kun Profesoro D-ro Ottó Haszpra en redaktado de la Sciencaj Komunikaĵoj, la bonega, scienca aldono de la revuo Budapeŝta Informilo. Samtempe oni aperigis plurajn, hungarlingvajn artikolojn en revuoj kaj gazetoj pri la valoro kaj estonto de Esperanto.
Je iniciato de S-ro Miklós Láng, teknika redaktoro de la hungara revuo Gyógyszerészet (tio estas Farmacio) en 1978 oni komencis sisteme esperantigi la resumojn de la sciencaj artikoloj tie aperantaj. Helpe de S-ino Istvánné Jenővári la tiama redaktorino de la semajnrevuo Orvosegyetem (tio estas Medicina Universitato) en la sama jaro ni komencis prezenti Esperanton por la studentoj de la Budapeŝta Medicina Universitato Semmelweis.
Somere de 1979 okazis en Hódmezővásárhely la 2-a Internacia Medicina Esperanto-Konferenco. S-ino Katalin Faragó brile organizis la Konferencon, kiun partoprenis 150 kuracistoj, apotekistoj, flegistinoj kaj veterinaroj el 8 landoj de Eŭropo. La partoprenantoj povis aŭskulti 35 esperantlingvajn, sciencajn, popularsciencajn prelegojn. La Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo kunordigis la prelegserion. Fine de la grandsukcesa Konferenco la partoprenantoj decidis, ke en ĉiu dua jaro oni devas organizi IMEK-ojn, ĉiam en alia lando.
En la jaro 1980 oni fondis la Memormedalon Zamenhof de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo. Ĝis nun 26 eminentaj, poresperantaj agantoj – grandparte membroj de la Fakgrupo – ricevis tiun ĉi memormedalon. Inter la jaroj 1983 kaj 1985 kelkaj membroj de la Fakgrupo – inter ili D-ro Miklós Fehér kaj D-ro Balázs Szemők, kolektis la anatomiajn, farmaciajn, medicinajn, veterinariajn, stomatologiajn kaj dentoteknikajn fakesprimojn por la pretiĝanta, Hungara-Esperanta Meza Vortaro.
La reĝimo-interŝanĝo (en la jaroj 1989-1990) ne tro favoris la Esperanto-movadojn de post-socialismaj landoj. Ekde la jaro 1995 la regulaj, monataj kunvenoj de la Fakgrupo okazas „en familia rondo”, tio estas en hejmoj. Por fidela, por-esperanta agado la Fakgrupo en 2001, dum la zagreba Universala Kongreso de Esperanto kolektive ricevis la memormedalon de la UMEA-Shinoda-Premio.
En 2002 oni verkis kaj eldonis hungarlingvan kajereton por tiuj plurmil gejunuloj, kiuj metis ŝtate rekonitajn lingvoekzamenojn pri Esperanto: - „Kaj ankoraŭ kial utilas por mi Esperanto?” Okaze de la aliĝo de Hungario al la Eŭropa Unio kune kun 17 kunlaborantoj en la jaroj 2003-2004 oni tradukis Esperanten la unuajn du ĉapitrojn de la Traktato pri estigo de Eŭropa Konstitucio. D-ro Seán Ó Riain, la prezidanto de la Eŭropa Esperanto-Unio jam disdonis preskaŭ 1000 ekzemplerojn de la angla-esperanta versio por la politikistoj de la Eŭropa Unio.
Konvinkiĝinte, ke nuntempe la junaj studentoj de medicino kaj la kuracistoj en Hungario ne interesiĝas pri Esperanto, por antaŭenigi la lernejan instruadon de la Internacia Lingvo en majo de 2006 oni fondis la Internacian Laborgrupon „Lingvolanĉilo”, kies laboron apogas du retejoj kaj aparta, interreta diskutlisto kun proksimume 200 partoprenantoj el 37 landoj.
