Buddy Holly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memorloko honore al Buddy Holly

Charles Hardin Holley (7-a de septembro 1936 - 3-a de februaro 1959), pli bone konata kiel Buddy Holly, estis usona kantisto, komponisto kaj pioniro de rokenrolo. La ŝanĝo de "Holley" al "Holly" devenis de skriberaro en kontrakto.

Buddy Holly estas konsiderata unu el la plej multe inflantaj fondintoj de rokenrolo. En 2004, Rolling Stone Magazine listis lin 13a en sia listo de la 100 Plejaj Artistoj de la Tuta Tempoj. Kvankam lia kariertempo estis ege mallonga, lia verkaro estas konsiderata unu el la plej bonaj en la historio de rokmuziko. Lia stilo influis ne nur samtempulojn sed ankaŭ la postan direkton de muziko.

Li forpasis en aviadil-akcidento kune kun Ritchie Valens kaj Big Bopper. Tiu estis nomata "La tago kiam mortis la muziko".