Buddy Rich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Buddy Rich 1977 dum koncerto en Kolonjo

Bernard „Buddy“ Rich (* 30-an de septembro 1917 en Novjorko; † 2-an de aprilo 1987) estis usona ĵaz-frapinstrumentistokaj bandestro. Li validas kiel unu el la plej bonaj teknike plej lertaj ĵazaj frapinstrumentistoj tutmonde.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Rich naskiĝis en artista familio kaj koncertis jam kiel kvarjarulo sub la kaŝnomo Traps the drum wonder. En la aĝo de 11 jaroj li jam estis la dua plej alte salajrata infanstelulo tutmonde.

Unuajn spertojn kiel ĵaz-frapinstrumentistoj li faris en 1937 ĉe Joe Marsala, poste lin dungis Artie Shaw. Tutmondan famon li finfine akiris en la fruaj 1940-aj jaroj ĉe Tommy Dorsey, kiel ankaŭ lia juna kunbandano Frank Sinatra, per kies financa subteno en 1946 fondis propran ĵazbandegon, en kiu li ankaŭ ofte pruvis sian kantistan talenton. Krom per propraj bandegoj Buddy Rich prezentis en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj kiel frapinstrumentisto i.a. kun la Gefratoj Dorsey, Harry James, Woody Herman kaj Count Basie. Krome li faris multajn prezentadojn aŭ sonregistraĵojn kun aliaj gravaj ĵazmuzikistoj kiel Louis Armstrong, Lester Young kaj Nat King Cole, Dizzy Gillespie, Charlie Parker, Miles Davis, Oscar Peterson, Lionel Hampton, Mel Tormé kaj multaj aliaj.

La virtuoza regado de la frapinstrumento fare de Rich (sed ankaŭ liaj stelulaj kapricoj) tutmonde influis generaciojn de frapinstrumentistoj el ĉiuj muzikĝenroj. Mitaj estas la spekaklaj frapinstrumentistaj duelo inter li kaj Gene Krupa aŭ Max Roach, sed ankaŭ lia prezentado en televidserio Muppet Show en la jaro 1978, je kiu li faris duelon kun la besto. Liaj talento kaj forta personeco estis alte ŝatataj en la muziknegoco, parte tamen kritike rigardataj en la kolegaro. Li validis simple kie pedanta perfektisto, kiu prenis treege serioze la prezentadojn de lia ĵazbandego, foje je la bedaŭro de siaj kunbandanoj, de kiuj li postulis absolutan atenton kaj koncentriĝon. Oni atribuis al li koleremon, sed ankaŭ respekton por liaj famaj kolegoj, kombinitan kun kormildeco kaj fideleco. Plejmulte li respektis la individuecon de muzikisto, tiel ke li ĉiam sin eprimis laŭde pri diversaj frapinstrumentistoj kiel Max Roach, Philly Joe Jones, Mel Lewis aŭ eĉ Steve Gadd. Frapinstrumentistojn, kiuj provis lin kopii, li tamen nur malestimis.

Rich malsaniĝis en 1987 pro cerbotumoro kaj mortis post tuja urĝa operacio pro korinfarkto. Li estas entombigita sur la tombejo de Westwood Village en Los-Anĝeleso.

Postefiko[redakti | redakti fonton]

Du jarojn post la morto de Rich oni okazigis honore al li memorkoncerton, je kiu prezentis kelkaj el la tutmonde plej bonaj frapinstrumentistoj (i.a. Dave Weckl, Steve Gadd, Vinnie Colaiuta, Dennis Chambers, Marvin Smitty Smith, Steve Smith, Neil Peart, Louie Bellson) prezentis kune kun la Buddy-Rich-Bandego (direktate de tenorsaksofonisto Steve Marcus). Ĉi tiu "Buddy Rich Memorial Scholarship Concert" aperis sur lumdiskego. Frapinstrumentisto Neil Peart produktis poste ankoraŭ du lumdiskojn kun la titolo "Burning for Buddy - A Tribute To The Music of Buddy Rich", je kio denove kelkaj elstaraj frapinstrumentistoj (aldone al la supre nomitaj i.a. Joe Morello, Simon Phillips, Bill Bruford) surdiskigis kun la Buddy Rich Big Band kelkajn aranĝaĵojn el la repertuaro de Rich.

Diskografiaj indikoj[redakti | redakti fonton]

  • Bird and Pres - The '46 Concerts Jazz at the Philharmonic (Verve, 1946)
  • His Legendary 1947-48 Orchestra (Hep Records kun Charlie Shavers, Penuts Hucko, Hal McKusick, Jimmy Giuffre, Warne Marsh, Ella Fitzgerald
  • Bird and Diz (Verve, 1950) kun Charlie Parker, Dizzy Gillespie
  • Buddy & Sweets (Verve, 1955) kun Harry Sweets Edison, Jimmy Rowles, Barney Kessel, John Simmons
  • The Tatum Group Masterpieces Vol. 5 (Pablo, 1955) kun Lionel Hampton
  • Blues Caravan (Verve, 1961) kun Rolf Ericson, Sam Most, Mike Mainieri, Wyatt Ruther
  • Swingin´ New Band (Pacific Jazz, 1966) kun Gene Quill, John Bunch
  • The New One! (Pacific jazz, 1967)
  • Mercy, Mercy (Pacific Jazz, 1968) kun Al Porcino, Art Pepper, Don Menza, Pat LaBarbera, Tony Bennett
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]