Bude Borjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bude BORJAN (4-an de majo 1904 en Kričke, distrikto Drniš8-an de julio 1941) estis kroata esperantisto. Gimnazion li frekventis en Split, Agronomian fakultaton en Zagrebo. Kiel gimnaziano li estis membro de komunista junularo en Split. Post sia translokiĝo al Zagrebo, en 1923 aktivis politike en Akademia Klubo “Galilej” kaj en Klubo de studentoj marksistoj.

Li tre malfacile ricevis postenon, unue en Božjakovina, poste en Vrginmost (1930) kiel distrikta agronomo, post tio en Vrbosko (1931). Pro politika agado ofte arestita, laste antaŭ okupado de la lando (1941), kiam li estis sendita al malliberejo Lepoglava. Li estis tre elstara esperantisto. Esperantistiĝis en 1922 en Split, aktivis en Akademia Esperanto-Klubo en Zagrebo. Estis membro de ekzamena komisiono, fakdelegito de IEL por agronomio, kune kun samideanoj Granđa kaj Demetrović (fine de 1939) li estis membro de la redakta komitato de “La Suda Stelo”. Li estis konata pro principaj, ideologiaj verkoj en “La Suda Stelo” dum la malkvietaj jaroj 1938-1940. La plej granda zagreba societo portas lian nomon. Sian vivon li finis kiel viktimo de ustaŝa reĝimo la 8-an de julio 1941, kiam li estis pafmortigita en Zagrebo. [1]

Referencoj

  1. Josip Pleadin: "Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj"