Budhana Ligo Esperantista

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Budhana Ligo Esperantista (BLE) estas universala ligo de esperantistaj budhanoj.

Historio de BLE[redakti | redakti fonton]

Fondiĝo[redakti | redakti fonton]

Budhana Ligo Esperantista estis fondita en 1925 de A. C. March el Londono kaj Edgar Grot el Rigo.[1] Geo Yoxon eksciis pri la ligo en 1926 kaj komencis eldoni la bultenon La Budhismo ekde 1931. En la sama jaro, unu el la fondintoj de BLE kaj la komitatano en Japanio, la zena bikŝuo Shibayama Zenkei el Kioto, fondis la Japanan Budhanan Ligon Esperantistan, kiu eldonis la bultenon La Lumo Orienta. BLE kaj JBLE siatempe reprezentis la budhanan Esperantistan movadon en Eŭropo kaj Japanio, kaj ili havis kunlaboran rilaton inter si.[noto 1] Dum la dua mondmilito, ambaŭ ligoj malaktiviĝis.

Refondiĝo post la milito[redakti | redakti fonton]

Post la milito, BLE estis refondita en 1948 fare de Rudolf Petri —ankaŭ konata sub sia bikŝua nomo, Anurudo—, kaj ekhavis la bultenon Darmo. BLE okazigis plurajn fakajn kunsidojn de budhismo dum UK en Munkeno, Majenco, Varsovio, Bruselo, k.a., sed la eldonado de la bulteno ne estis stabila. Kiam la ĉefa aktivulo malsaniĝis, tuj haltis la eldonado, la plej ĉefa agado de BLE. La plej lasta prezidanto de BLE estis Hermann Schröder, germano, kiu forpasis en 1999.

Nuna refandiĝo[redakti | redakti fonton]

BLE refondiĝis dum la UK en Fortaleza, 2002, kaj ĝis hodiaŭ estas aktiva. La prezidanto estis Gunnar Gällmo kaj la vicprezidanto estis José Antonio Vergara.[2]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Notu ke tiam JBLE ne estis landa sekcio de BLE.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Geo Yoxon (1955). “仏教エスペランチスト連盟初期の歴史”, Informilo de JBLE (japane) (31). 
  2. 佐村隆英 (2002). “BLE再建から新たな前進を”, La Japana Budhano (japane) (318). 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]