Budinci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Budinci
setlejo • limurbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 96  (2020) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 52′ N, 16° 15′ O (mapo)46.85976716.256483Koordinatoj: 46° 52′ N, 16° 15′ O (mapo) [+]
Alto 285,4 m [+]
Areo 6,17 km² ( 617 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Budinci (Slovenio)
Budinci (Slovenio)
DEC
Budinci
Budinci
Situo de Budinci

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Budinci [+]
vdr

Budinci, hungare Bűdfalva estas vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurska, en Občina Šalovci. Ĝis 1889 la oficiala hungara nomo estis Büdincz.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ la hungara landolimo (kontraŭe troviĝas Apátistvánfalva), laŭ flankovojoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Depost 2007 Slovenio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senĝene.