Buenaventura Durruti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buenaventura Durruti

Buenaventura Durruti Dumange (Leono, 14a de julio 1896Madrido, 20a de novembro 1936) estis Hispania sindikatisto kaj anarkiista revoluciisto, kiu ludis centran rolon en la hispania anarkiismo kaj dum la Hispana Enlanda Milito.

Vido antaŭ la Hispana Enlanda Milito

Li naskiĝis en Santa Ana, kvartalo de la Hispania urbo Leono. Lia patro estis laboristo, ano de socialista sindikato UGT (Unión General de Trabajadores, Ĝenerala Unuigo de Laboristoj). Kiam li aĝis 14 jarojn, li eklaboris ĉe la fervojoj en Leono. En 1917 la UGT strikis. Durruti estis aktiva kaj unuavica partoprenanto. La hispana registaro petis la helpon de la armeo por ĉesigi la strikon. 70 homoj mortis kaj pli ol 500 laboristoj estis vunditaj. Dumil strikantoj estis malliberigitaj sen proceso. Laŭ atestanto la armeo "savis la nacion". La sindikato elpelis Durruti-n pro liaj revoluciemaj opinioj. En 1920 li transloĝiĝis al Barcelono. Ĉi tie li aliĝis al la CNT (Confederación Nacional del Trabajo, Nacia Konfederacio de la Laboro). En 1922 li kreis kun Joan García Oliver kaj Francisco Ascaso la grupon “Los solidarios” (La solidareculoj). La grupo rabis en Hispania banko en Ĥiĥono en 1923. La grupo estis kulpigata de la mortigado de kardinalo Juan Soldevilla y Romero, grava monhaviganto de bandoj “blankaj artilerianoj” pagataj de la mastroj por mortigi gravajn sindikalistajn laboristojn. Li devis flugi al Argentino kaj poste al Ĉilio, kie, li kun sia grupo, rabadis por havigi rimedojn por liberigi siajn kunulojn kiuj estis en Hispania malliberejoj. Poste, li iris al aliaj Latin-amerikaj kaj Eŭropaj landoj. En 1931 li revenis al Hispanio. Li aligis la faista (ĉirkaŭ la FAI) fako de la CNT, kiu estis atakanta la Respublikan registaron, kaj estis partoprenanto de la ribeloj de 1932 kaj 1933.

Lia agado dum la Hispana Enlanda Milito

Kiam la Enlanda Milito komenciĝis en 1936, Durruti estis unu el la plej gravaj rolantoj en la juliaj revoluciaj eventoj. Li estis en la grupo “Nosotros” (“Ni”), posteulo de “Los Solidarios”, kiu helpis defendi la urbon Barcelonon. Tie Francisco Ascaso kiu estis dumviva amiko de Durruti, estis pafmortigita de naciisto. La 20an de julio, kiam ribelo de la naciista partio estis jam venkita, kaj kiam la CNT regis la situacion, precipe post ekkapto de la Artileritenejo San Andres, CNT-aj estroj intervidiĝis kun la Katalunia Registrarestro Lluís Companys. Dum dua intervidiĝo, en la sekvanta tago, Durruti, kaj aliaj gravaj CNT-a estroj proponis krei la Centran Komitaton de Katalunaj Antifaŝismaj Milicoj, kion akceptis la aliaj organizoj. Tiu ĉi komitato, konsistantaj el anarkiistoj, marksistoj, kaj katalunia respublikistaj naciistoj, iĝis la vera povcentro de Katalunio, kaj la Katalunia Registraro nur ratifikis ĝiajn decidojn. Laciĝinte pro la damaĝoj kaŭzitaj pro la enlanda milito kaj pro la internaj disputoj en la Centra Komitato de Katalunaj Antifaŝismaj Milicoj, kies transportdepartementon li estris, Durruti decidis aliri la fronton kun la respublika armeo, kaj liberigi de la naciistoj la urbon Zaragoza, kiu estis, post Barcelono, tre grava anarkiisma centro. Tiam formiĝis la fama Kolono de Durruti kiu ekmarŝis al Zaragoza. La kolono ne estis provizi de pafiloj kaj artilerio per la komunistoj, do ĝi nure ekkaptis la vilaĝoj tie, kie ili iris. Tie, kamparanoj ekpovis revolucigi: landproprietuloj estis usurpitaj de iliaj landoj, kiuj estis kolektiviĝitaj; proprieto estis abolita kaj libereca komunismo estis fondita. Novembre, Durruti kun lia kolono ekmarŝis al Madrid por reteni la atako de la ribela armeo (batalo de Madrid).