Bufontenoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 15:26, 10 mar. 2013 farita de Addbot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

La bufontenoro (ankaŭ ludtenoro) estas malpeza tenorvoĉo enmetata en gajaj, malpli dramaj ludroloj en opero kaj antaŭ ĉio opereto. Li estas same movema kiel lirika tenoro, sed malpli peza kaj brila ol la herotenoro aŭ tenoro de la karakterfako.

La registro de la bufontenoro malofte estas ekstreme alta. Ĉar la plej multaj partioj estas riĉa je teksto, ili estas komponita en tekstkompreniga, ne tro alta registro. Kelkaj partioj postulas de la kantisto ne nur la aplikon de la brustvoĉo, ili utiligas ankaŭ lian falseton. En la Franca opertradicio la bufonfalseto estis speciale flegata.

Bufontenoro krome estas nomo por voĉfako en la opero, en kiu estas kunigitaj la ĉirilataj operopartioj. Ekzemploj por tiu estas: