Bufroŝtato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bufroŝtato laŭ la lingvaĵo de interŝtata politiko ekde la fino de la 19-a jarcento estas pli eta ŝtato, kiu dividas pli grandajn ŝtatajn teritoriojn aŭ influozonojn unu disde la alia. Per sia ekzisto ĝi evitas rektan limon inter la du pli grandaxj ŝtatoj, kaj helpas eviti eblajn armitajn konfliktojn aŭ konfrontojn – simile al bufro inter du vagonoj de trajno. Pro tio oni ofte provis vivteni la bufroŝtatojn. Se ekestas milito inter la limantaj pli grandaj ŝtatoj, la bufroŝtato inter ili kutime aparte suferas sub la militaj sekvoj. La armeoj de la najbaraj grandaj ŝtatoj tramarŝas ĝin, aŭ luktas batalojn sur la teritorio. Se iu el la pli grandaj potencoj tre ekspansiemas, konsideras sin armee supera al la alia(j) granda(j) ŝtato(j) kaj pensas provi rezigni pri la bufra funkcio de la najbara eta teritorio, la bufroŝtato povas esti minacata konkeriĝi de tiu potenco.

Ekzemploj de bufroŝtatoj estas:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]