Bugatti Veyron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Bugatti Veyron

Bugatti Veyron 16.4 estas supersporta aŭtomobilo, kiu estis evoluigita sub markonomo de Bugatti fare de la aŭtomobilproduktisto Volkswagen.

La Bugatti Veyron havas 16 cilindrojn en la 640 kg-a motoro, en W-formo. Ĝi havas 7 rapidŝtupojn, maksimuman povumon de 736 kW (1.001 ĈP) kaj rapidon de 407 km/h. La rapidon de 100 km/h atingas ĝi dum nur 2,5 sekundoj. Ĉar dum maksimuma rapido, la benzinkonsumo atingas la 100l/100 km, tiel la aŭtomobilo kun 100-litra benzinujo povas veturi per tia rapido nur unu horon. Oni donas la averaĝan bezonon je benzino al 22l/100km.

Historio

  • 1998: akiro de markorajtoj je Bugatti fare de Volkswagen AG
  • 1999: prezento de 4 t.n. Concept Cars, planado de Bugatti Veyron
  • 2001: komenco de ellaboro
  • septembro 2005: ekvendo de Veyron

Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto